Alianco de Demokrata Maldekstrularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alianco de Demokrata Maldekstrularo
partio
Komenco 15-a de aprilo 1999 vd
Antaŭe Social Democracy of the Republic of Poland vd
Poste New Left vd
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Varsovio
Ideologio

socialdemokratiosekularecoNova Maldekstroporeŭropismo

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Krzysztof Janik • Marek Dyduch • Grzegorz Napieralski • Marek Dyduch • Krzysztof Gawkowski • Marcin Kulasek vd
Ĉefestro(j) Leszek Miller • Krzysztof Janik • Józef Oleksy • Wojciech Olejniczak • Grzegorz Napieralski • Leszek Miller • Włodzimierz Czarzasty vd
Membro de Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj • Progresema Alianco • Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Prezidanto Emblemo
Włodzimierz Czarzasty
Bazaj informoj
fondodato: 15-a de aprilo 1999
fondoloko: Varsovio
prezidanto: Leszek Miller
frakcio de Eŭropa Parlamento: Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj
nombro da membroj: ĉ. 36.000 (2012)
centra oficejo: ul. Złota 9
00-019 Warszawa
Pollando
koloro: ruĝa
retejo: www.sld.org.pl

Alianco de Demokrata Maldekstrularo, AdDM (pole Sojusz Lewicy Demokratycznej, SLD) estas pola maldekstra politika partio, fondita la 15-an de aprilo 1999 (laŭleĝe registrita la 17-an de aprilo 1999) de politikistoj plejparte agantaj en la antaŭa politika koalicio de partioj sub la sama nomo.

Leszek Miller La Ĉefministro de Pola Registaro de 2001 ĝis 2004, Prezidanto de AdDM 1999 ĝis 2004 kaj 2011 ĝis 2015
Włodzimierz Czarzasty - la nuna prezidanto de AdDM, de la jaro 2016

Vidpunkto[redakti | redakti fonton]

La partio prezentas programon de moderna socialdemokratio, oficiale kontraŭas ligojn kun komunisma deveno, tamen multe da politikistoj de AdDE devenas de Pola Unuiĝinta Laborista Partio.

En la jaro 2001 AdDM proponis likvidon de Senato sed post sukcesa baloto rezignis la ideon.

La partio postulas gardon de sociaj funkcioj de ŝtato kaj t.n. socialan kontrolon super merkato. AdDM agas por laikeco de ŝtato, toleremo je homaj mondkonceptoj, egaleco de viroj kaj virinoj, virina rajto de abortigo, rajtoj de samseksemuloj, senpagaj edukado kaj medicina servo. AdDM kontraŭas likvidon de distriktoj kaj Senato, eŭtanazion kaj mortpunon.

Eŭrop-nivele Alianco de Demokrata Maldekstrularo membras en la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj (PES), kiu en la Eŭropa Parlamento kunkreas Progreseman Aliancon de Socialistoj kaj Demokratoj. Dum la oficperiodo 2009-2014 AdDM havas tie 6 seĝojn. En la pola parlamento dum la oficperiodo 2007-2011 AdDM havas siajn 40 deputitojn el sume ĉiuj 460 seĝoj kaj kreas la trian laŭ grandeco Parlamentan Klubon (el ĉiuj kvar).

La junulara organizo de AdDM estas Federacio de Junaj Socialdemokratoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]