Alkemio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alkemiisto (pentraĵo de William Fettes Douglas)

Alĥemioalkemio estas historia pra-staĝo de la scienca kemio. Oni povas konsideri ĝin ankaŭ kiel kvazaŭ-religian vojon al perfektiĝo per la ĥemia prilaboro de metaloj.


Origino[redakti | redakti fonton]

La prauloj kaj alkemio[redakti | redakti fonton]

Alkemiisto Michał Sędziwój (pentraĵo de Jan Matejko)

La pra-homoj admiris la fajron; iam ili lernis kiel perfajre eltiri metalon el ŝtonoj kaj krei ĉiuspecajn objektojn el metalo. Tion farante, ili bone konsciis ke ili paŝis ekster la kutimaj naturaj leĝoj. Kaj en ilia menso plena je spiritoj, kie ĉio vivas, indis trovi klarigojn. Alkemio rezultas el klopodoj klarigi tion, kio okazas en la forno.

Bazaj kredoj de alkemio[redakti | redakti fonton]

Baza kredo de alkemio estas, ke krom la vegetala kaj animala regnoj, ankaŭ la minerala regno havas siaspecan vivon, speciale la metaloj: Ili bezonas milojn da jaroj por maturiĝi, puriĝi, perfektiĝi. La rezulto estas ilia alta grada transformo en oro, per transmutacio (konverto de unu metalo al alia). Dua baza kredo estas ke la naturo permesas akceli tiun perfektiĝon. La alkemiisto do nur helpas la naturon, kiam li faras oron el plumbo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto alkemio estas el greka deveno, tra la araba. La greka etimologio aludas la Egiptojn, kaj eblas ankaŭ kompreni ĝin kiel «arto de la fandado, aŭ de transformigo». Tamen, ni konstatu ke alkemio kaj orfarado ekzistas en ĉiuj kulturoj. Ofte, alkemio fariĝas videbla nur tra legendoj: La reĝo Midas, la oron-fekanta azeno, ktp.

La alkemia arto (okcidenta alkemio)[redakti | redakti fonton]

Antikveco[redakti | redakti fonton]

La greka kaj egipta deveno de alkemio troviĝas en la t.n. Smeralda Tabulo. Tio estas aforismaro, kiun, laŭ la legendo, Hermeso Trismegistos engravis en smeraldo. La tekston oni tradukis en la latinan kaj ĝi iĝis la centra dokumento de la alkemiistoj. Diversaj grekaj alkemiistoj (Zozimo el Panopolis, Apolonius el Tiane) kaj arabaj alkemiistoj (Geber, Aviceno) riĉigis la tradicion, kiu venis en okcidentan Eŭropon en la Mezepoko.

Al-Ghazâlî (La alkemio de la feliĉo) kaj Jâbir Ibn Hayyân (al-Kutub al-sabʿūn aŭ "La sep libroj") ambaŭ verkis libron en kiu alkemio rolis ludon,

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Figuroj sur la tombo de Nicolas Flamel

Pri alkemio laboris la teologo Tomaso Akvino. Ankaŭ Jacques Coeur, ministro de la franca reĝo verŝajne sukcesis, kiel la publika skribanto Nicolas Flamel, kies nomo troviĝas diversloke en Parizo: Ambaŭ seneksplike riĉiĝis en malmulte da tempo. Tiuj sukcesoj kapturnigis ĉiujn pensulojn kaj pli kaj pli da aŭtoroj asertis ke ili trovis la Grandan Verkon. Alkemiistoj engaĝiĝis multnombraj ĉe la potenculoj, ekzemple ĉe la kortego de imperiestro Rudolfo la 2-a en Prago (kie ankaŭ ekzistas la alkemia palaco Wallenstein kaj la strateto de la oro).

Ora aĝo de alkemio[redakti | redakti fonton]

En la periodo de la 16- ĝis la 18-a jarcento, la alkemiaj tekstoj kongruiĝas pli kaj pli: la Ŝtono de la Filozofoj estas la celo. Ĝi disponigas ĵetpulvoron, per kiu ĉiu metalo transformiĝas en oron. La farado de la Ŝtono estas nomata Granda Verko. Pri tiu farado tamen, la alkemiaj libroj restas malklaraj.

La Granda Verko[redakti | redakti fonton]

Tiuj tekstoj ĉiuj asertas, ke la aŭtoro sukcesis la Grandan Verkon, ke li klarigas pli ol ĉiuj aŭtoroj antaŭ li, ke li tamen silentu pri diversaj detaloj. Li krome avertas ke la Granda Verko estas danĝera, ke la sukceso ankaŭ estas danĝera. La aŭtoro tiam komencas paroli pri la unua materio, kiun oni devas diveni dank'al liaj priskriboj kaj aludoj. Pri la operacioj, li nur parolas per alegorioj, kaj substrekas tion uzante ekzemple posesivan pronomon antaŭ la metaloj, por distingi ilin de la kutimaj metaloj: Nia Hidrargo, Nia Oro, ktp. En la klarigoj pri la farendaĵoj aperas diversaj simboloj: La reĝo, la luno, la suno, la stelo, la ambaŭseksulo, la agloj, la drako... Je la fino de la Granda Verko, la preparaĵo havas la sinsekvajn kolorojn: Nigro, ruĝo, (foje tie-ĉi: flavo) blanko. Poste indas ankaŭ purigi la ŝtonon kaj plipotencigi ĝin per diversaj faraĵoj.

Ceteraj alkemiistoj[redakti | redakti fonton]

Indas substreki ke krom la alkemiaj aŭtoroj, kiuj nur verkis por alkemiistoj, ankaŭ «normalaj» aŭtoroj estas agnoskitaj de la alkemiistoj kiel alkemiaj aŭtoroj: François Rabelais, Miguel de Cervantes, aŭ pli moderne, Georges Perec.

Same, la alkemiistoj kutimas enkalkuli kiel alkemiistoj kelkajn famulojn kiuj famiĝis per aliaj talentoj ol alkemio: Aviceno, Tomaso de Akvino, Isaac Newton.

La praktika alkemio[redakti | redakti fonton]

La alkemia entuziasmo instigis multnombrajn homojn al diversaj klopodoj kun metaloj kaj tuta aro da substancoj. La naskiĝanta kemio tiel akiris multajn praktikajn rezultojn.

Per alkemiistoj, la eŭropanoj malkovris la kanonan pulvon, la kahelon, kaj la lumumon de la fosforo.

Alkemio nuntempe[redakti | redakti fonton]

Tempo de la duboj[redakti | redakti fonton]

Kun la Klerismo kaj la pozitivismo, alkemio suferis grandan malestimon. Gaston Bachelard interalie atakis ĝin kiel tipa pseŭdo-scienco.

Fulcanelli kaj la moderna scienco[redakti | redakti fonton]

Komence de la 20-a jarcento, la alkemiisto Fulcanelli renovigis la okcidentan alkemion per siaj du verkoj ("La misteroj de la katedraloj" kaj "La filozofaj domoj"), kie li analizas la ornamaĵojn de gotikaj katedraloj kaj de diversaj konstruaĵoj laŭ alkemia vidpunkto. Li ankaŭ sekvis la sciencon de sia tempo kaj konstatas ke eĉ el tiu vidpunkto, la transmutacio estas farebla, almenaŭ teorie. Tamen la sciencistoj dubas pri la praktikeco: Ene de multekosta akcelilo, tion eblas jes. Sed sen ĝi?

Alkemio, psikologio, antropologio[redakti | redakti fonton]

Carl Gustav Jung ankaŭ interesiĝis pri alkemio kaj vidas ĝin kiel ujo pri la psikaj arketipoj.

Alia interesa legindaĵo pri alkemio estas la vidpunkto de la antropologo kaj specialisto pri religioj Mircea Eliade.

Senmorteco de la alkemia revo[redakti | redakti fonton]

Je la fino de la 90-aj jaroj, oni anoncis sukcesan malvarman fandiĝon, kiu sin rivelis fiaska. Ĉu plidaŭro de la alkemia revo?

Alkemio kaj lingvokreado[redakti | redakti fonton]

La bezono komuniki la alkemiajn malkovrojn al propraj adeptoj instigis la alkemiistojn repripensi la sencon de lingvaĵo. Ili alvenis al la konkludo ke oni ankaŭ povas interveni en la kampo de lingvaĵo, ĉar lingvaĵo estas parto de la naturo. Ili konsciis ke modifoj en lingvaĵo signifus modifojn en la mondpercepto kaj ke per taŭga lingva perilo, homo povintus koni la mondon. Tial komuna ideo regis ĉe ili ke ia ajn natura lingvo estas malaltkvalita kompare al artefaritaj lingvoj, ĉar tiuj lastaj pli atentas al profunda filozofia senco kiu instigas la homojn spuri, tiom en la lingvaĵo kiom en ajna alia estaĵo, la resendon al io transcenda, prinicpo retrovebla, almenaŭ parte, ĉe Alessandro Bausani, unu el la plej famaj interlingvistoj, kiu celebris kaj adoptis ankaŭ iaspecan "interlingvistikan sintenon", atenta al homa spiritualeco kiu kuŝas malantaŭ la lingvokreado[1].

Alkemio kaj lingvokreado en literaturo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La tutan sian vivon li dediĉis al trovo de la sola lingvo per kiu parolas Universo – por tio li ja studis. Komence li entuziasmiĝis pri Esperanto, poste pri religioj, kaj fine pri Alkemio. Kaj jen nun li flue parolas en Esperanto, detale scias historion de diversaj konfesioj, sed alkemiisto li ankoraŭ ne fariĝis. 
— "la Alkemiisto", 1989

Alkemio en arto kaj amuzaĵo[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo- Sacha Giordano, Alĥemiaj originoj de interlingvistiko kaj ĝiaj mistikaj aspektoj, Literatura Foiro, p. 209, n-ro 312, Aŭgusto 2021.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]