Alkmaar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Municipo Alkmaar

Flago de la municipo Alkmaar

Blazono de municipo Alkmaar

Flago de la municipo Alkmaar Blazono de municipo Alkmaar
Situo de la municipo Alkmaar
nederlanda municipo
Provinco Nord-Holando
Urbestro Piet Bruinooge
Ĉefloko Alkmaar
Areo
 - Tero
 - Akvo
31,22 km²
30,22 km²
1 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
94.216 (1-a de julio 2006)
3118 loĝ./km²
Geografia situo 52° 38′ N, 4° 45′ O (mapo)52.6333333333334.75Koordinatoj: 52° 38′ N, 4° 45′ O (mapo)
Alkmaar (Nederlando)
Alkmaar (Nederlando)
DEC
Alkmaar
Alkmaar

Map

Gravaj trafikaj arterioj A9 N9 N203 N242 N243 N244 N245 N508 N510 N512
CBS-municipokodo 0361
Telefona kodo 072
Poŝtkodo 1800–1831
Oficiala retejo https://www.alkmaar.nl/
vdr

Alkmaar (esperantigite Alkmaro) estas urbo kaj municipo en la nederlanda provinco Nord-Holando (Noord-Holland). Ĝi i.a. estas konata pro la fromaĝo-bazaro kiu okazas ekde la unua vendredo en aprilo ĝis inkluzive la unua vendredo en septembro, ĉiun vendredomatenon de la 10-a horo - 12-a horo. Ĝi estas unu el la kvar fromaĝobazaroj, kiuj ankoraŭ ekzistas en Nederlando. La bazaro okazas antaŭ la Waag (pesejo), kiu ankaŭ servas kiel loko por la Holanda Fromaĝomuzeo kaj la turisma oficejo. En la urbo aktivas interalie la futbalklubo Alkmaar Zaanstreek (AZ).

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

La Esperanto-klubo Alkmaro havas kontaktojn kun 3 ĝemelurboj, nome: Tata en Hungario, Darmstadt en Germanio kaj Troyes en Francio. Tiuj kontaktoj devenas el la oficialaj komunumaj kontaktoj inter la urboj. En la klubo estas ankaŭ membroj el la ĉirkaŭaĵo, i.a. el Heerhugowaard. Kaj tiu municipo havas rilatojn kun Kalisz, Pollando (tial la klubo ĉiam ankaŭ invitas la Esperantistojn el Kalisz), kaj kun la Esperanto-Grupo de Brescia (Breŝo), Italio.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La nomo de la bulteno de la Esperanto-klubo el Alkmaar estas Fromaĝokloŝo.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Mapo de Alkmaar el 1652
La urbo-oficejo de Alkmaar
Urbdomo
La Akcizoturo ĉe la Bierkajo
Pesejo
Fromaĝofoiro en Alkmaar (2001)
Fromaĝofoiro en Alkmaar
Geestmolen (Spiritmuelejo)
polderopumpila pseŭdomuelejo De Viaan
De Ambachtsmolen (Metia muelejo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Städtepartnerschaft Alkmaar Arkivigite je 2016-09-04 per la retarkivo Wayback Machine (de la oficiala retejo de Darmstadt, konsultita 2020-04-04.)
Provinco Nord-Holando
Aalsmeer | Alkmaar | Amstelveen | Amsterdamo | Beemster | Bergen | Beverwijk | Blaricum | Bloemendaal | Castricum | Den Helder | Diemen | Drechterland | Edam-Volendam | Enkhuizen | Gooise Meren | Haarlemmerliede en Spaarnwoude | Haarlemmermeer | Harlemo | Heemskerk | Heemstede | Heerhugowaard | Heiloo | Hilversum | Hollands Kroon | Hoorn | Huizen | Koggenland | Landsmeer | Langedijk | Laren | Medemblik | Oostzaan | Opmeer | Ouder-Amstel | Purmerend | Schagen | Stede Broec | Texel | Uitgeest | Uithoorn | Velsen | Waterland | Weesp | Wijdemeren | Wormerland | Zaanstad | Zandvoort
Nederlando | Provincoj | Municipoj