Almócita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Almócita
Almócita (Almería, Andaluzio)
Almócita (Almería, Andaluzio)
Almócita (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Almócita
Poŝtkodo 04458
Retpaĝaro Almocita.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Almócita
Urbestro Francisco García García
Demografio
Loĝantaro 158 [1]
Loĝdenso 5,3 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°0′N 2°47′U  /  37°N, 2.783°U / 37; -2.783 (Almócita) (mapo) Koordinatoj: 37°0′N 2°47′U  /  37°N, 2.783°U / 37; -2.783 (Almócita) (mapo)
Alto 835 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 30 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Almócita (Andaluzio)
Almócita (Andaluzio)
DMS
Almócita
Almócita
Almócita
Almócita sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almócita [+]
vdr

Almócita estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko Alpujarra Almeria. La areo de la municipo estas 30 km2 kie loĝas 158 loĝantoj, do loĝdenso estas 5.3 loĝ./km2. Almócita situas je 54 km de la provinca ĉefurbo Almería.

La deveno de la nomo de tiu municipo almeria havas araban radikon (Al-moajcata aŭ Almavata) de la araba al-maŭsata, meza loko. [2] Tio aludus al ties loko inter aliaj du lokoj, nome Beires norde kaj Padules oriente.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Nordokcidente: Fondón Norde: Beires Nordoriente: Beires
Okcidente: Fondón Oriente: Padules
Sudokcidente Fondón Sude: Dalías Sudoriente: Dalías

Almócita estas je altitudo de 834 msm.

Historio[redakti | redakti fonton]

Almócita: en februaro.

En la mezepoko estis grava la industrio de silko. En la 19a jarcento estis minado de plumbo. Tradicie, oni kultivis vitejojn por la produktado de manĝotaj vinberoj (ne por produktado de vino), migdalarboj kaj olivarboj, nome bazaj produktoj en la ekonomio de la zono de la rivero Andarax.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA Arkivigite je 2006-08-03 per la retarkivo Wayback Machine, 2007) la 158 loĝantoj de la municipo Almócita estas 72 inoj kaj 86 viroj. En la vilaĝo loĝas 158 geloĝantoj, kaj neniu loĝanto loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 0, 0 inoj kaj 0 viroj, kaj mortis 3, 1 inoj kaj 2 viroj. Tiel la natura kresko estis -3 (-1.9%). La laborkapabla loĝantaro estis 68 homoj (43.0%).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007
  2. Ref:"Topónimos de la Alpujarra según un manuscrito de rentas de habices" de Carmen Trillo San Jose kaj Pedro Hernández Benito. Pp. 295-296; reference al M. Asin Palacios "Contribución a la Toponimia" p. 69.