Alois Hába

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alois Hába
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1893 (1893-06-21)
en Vizovice
Morto 18-an de novembro 1973 (1973-11-18) (80-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Praga konservatorioUniversitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Familio
Frat(in)o Karel Hába
Parencoj Emil Hába
Okupo
Okupo komponistopedagogo • muzikologo • muzikinstruisto • muzika teoriisto • universitata instruisto • instruisto
Verkoj La patrino
Nonet No. 1
Nonet No. 3
Nonet No. 4
vdr

Alois Hába (naskiĝis la 21-an de junio 1893 en Vizovice, mortis la 18-an de novembro 1973 en Prago) estis ĉeĥakomponisto. Enmonde li konatas precipe pro siaj mikrointervalaj (mikrotonaj) komponaĵoj, en kiuj li uzadis precipe kvarontonan tonan skalon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hába studis en Prago ĉe Vítězslav Novák, la studojn li daŭrigis poste en Vieno kaj Berlino. Li estis pioniro de nova muzikstilo, influita de Schönberg kaj Anton Webern. De la popola moravia intonacia praktiko li deduktis sian plej elstaran kontribuon al la eŭropa muziko – prilaboritajn tonajn sistemojn kvarontonajn, sesontonajn, dekduontonajn kaj kvinontonajn. Laŭ liaj proponoj estis konstruitaj specialaj muzikinstrumentoj (pianoj, klarneto, gitaroj, trumpetoj). Grave li influis ankaŭ la ĝistiaman forman ordon per t.n. sen-tema stilo, kiu intence forigis ĉiujn temajn ligojn al la komponaĵo. Tiujn ĉi principojn li konsekvence praktikis en propra verkado kaj li ankaŭ libroforme publikigis ilin.

Hába edukis multajn studentojn kiel profesoro de praga konservatorio kaj alta muzikakademio (AMU). Li estis subtenata de Josef Suk kaj kun lia helpo li fondis en 1924 en la Praga konservatorio departementon por studado de mikrotona muziko.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

El la ampleksa verkaro de Alois Hába elstaras kvarontona opero „Matka“ („La patrino“) kaj simfonia fantazio „Cesta života“ („La vojo de la vivo“) en duontona sistemo, plue operoj „Nová země“ („La nova tero“) kaj la sesontona „Přijď království tvé“ („Venu reĝlando via“). Grandega verkaro enhavas insturmentajn sonatojn kaj suitojn por diversaj muzikinstrumentaj verkitaj en diversaj sistemoj, 13 kvartetojn, violonan kaj violan koncerton ktp.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]