Alpnach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alpnach
Blazono de Alpnach
Haltejo de la Pilato-fervojo en Alpnachstad
komunumo en Svislando
Kantono Obvaldo
Distrikto En Kantono Obvaldo ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj  46° 56′ 24″ N 8° 16′ 24″ O / 46.94000 °N, 8.27333 °O / 46.94000; 8.27333 (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 24″ N 8° 16′ 24″ O / 46.94000 °N, 8.27333 °O / 46.94000; 8.27333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5242
Areo 56,98 km²
Alteco 464 m super marnivelo
Poŝtkodo 6055
Komunumkodo 1401
Mapo de Alpnach
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Alpnach (prononcu alpnaĥ) estas komunumo en Kantono Obvaldo, en Centra Svislando. Ĝi havis 5242 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Alpnach situas ĉe la suda flanko de la monto Pilato oriente de la Lago de Alpnach, flanka baseno de la Kvarkantona Lago. La plej alta punkto de la komunumo estas Tomlishorn kun alteco de 2128 m s.m., tio estas la plej alta pinto de Pilato, dum la plej mallata punkto troviĝas en Alpnachstad ĉe la bordo de la Lago de Alpnach. La komunumo konsistas el la tri paroj Alpnach Dorf, Alpnachstad kaj Schoried.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Alpnach limas en nordo al Schwarzenberg LU (LU), en nordoriento al Hergiswil (NW), en oriento al Stansstad (NW) kaj al Ennetmoos (NW), en sudoriento al Kerns, en sudo al Sarno, kaj en okcidento al Entlebuch (LU).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Alpach disponas pri la du stacidomoj Alpnach Dorf kaj Alpnachstad ĉe la Brünig-Fervojo. En Alpnachstad troviĝas la komenca haltejo de la Pilato-fervojo, kiu kondukas al la kulmino de Pilato kaj estas la plej dekliva dentorado-fervojo de la mondo. En Alpnachstad ankaŭ estas haveno por la liniŝipoj sur la Kvarkantona Lago.

Tra Alpnach pasas la kantona ĉefvojo tra Brünig-Pasejo kaj paralele al ĝi la svisa aŭtovojo A8, al kiu Alpnach disponas pri du plenaj alveturejo (Alpnach kaj Alpnachstad) kaj unu duona sole al direkto de Brünig (Schoried).

Sur la ebenaĵo sudoriente de la lago situas la armea Flughaveno Alpnach (ICAO-Kodo: LSMA), kiu servas ankaŭ kiel helikoptera bazo de la Svisa Armeo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Alpnach datiĝas el la jaro 870 kiel Alpenacho. [1]

La 16-an de novembro 1315, la nokton post la Batalo de Morgarten, en Alpnach la kompanio de la Grafo de Strasburgo estis atakita en sia nokta bivako kaj detruita fare de la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo.

Dum la nokto de la 27-a al la 28-a de aŭgusto 1802 untervaldaj ribeloj atakis apud Alpnachstad trupojn de la Helveta Respubliko kaj venkis ilin.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Komunumoj de Kantono Obvaldo

Alpnach - Engelberg - Giswil - Kerns - Lungern - Sachseln - Sarno