Alpujarra Almeria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alpujarra Almeria
comarca of Andalusia
Administrado
Demografio
Loĝantaro 14 333  (2017) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 57′ N, 2° 34′ U (mapo)36.95-2.56666667Koordinatoj: 36° 57′ N, 2° 34′ U (mapo) [+]
Areo 818 km² (81 800 ha) [+]
Alpujarra Almeria (Hispanio)
Alpujarra Almeria (Hispanio)
DEC
Alpujarra Almeria
Alpujarra Almeria
Situo de Alpujarra Almeria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alpujarra Almeriense [+]
vdr
Alpujarra Almeria en Andaluzio.

La Alpujarra Almeria [alpuĤAra] kaj en hispana Alpujarra Almeriense estas komarko de la provinco Almerio, kiu formas parton de La Alpujarra, en Andaluzio, Hispanio. Ĝi estas en la okcidenta parto de la provinco, norde de la Sierra de Gádor kaj sude de Sierra Nevada, en la supra kaj meza fluejo de la rivero Andarax. Kvankam ne estas tute difinitaj la municipoj kiuj integras ĝin, laŭ la katalogo prilaborita de la Consejería de Turismo y Deporte de la Junta de Andalucía (27-a de marto de 2003), tiu komarko estas formata de 22 municipoj: nome Alboloduy, Alcolea, Alhabia, Alhama de Almería, Alicún, Almócita, Alsodux, Bayárcal, Beires, Bentarique, Canjáyar, Fondón, Huécija, Íllar, Instinción, Laujar de Andarax, Ohanes, Padules, Paterna del Río, Rágol, Santa Cruz de Marchena kaj Terque.[1]

Temas pri strio inter la komarkoj Filabres-Tabernas norde kaj Poniente Almeriense sude. Oriente estas la Metropola Areo de Almerio kaj okcidente la provinco Granado (Granada Alpujarra).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. BOJA de la 27-a de marto 2003