Alt-atlasa junipera stepo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la montaraj herbejoj kaj arbustaroj en la mondo.
Vilaĝo de Imi-Uglad (1 350 m) en Alta Atlaso

La alt-atlasa junipera stepo estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono kiu ampleksas la tutan mediteranea regionon. Biome la ekoregiono apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj de Maroko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Juniperus thurifera var. africana, Alta Atlaso ( apud Oukaymeden ).
Plantejoj, Alt-atlasaj endemiaj plantoj de alta altitudo kaj spektaklaj pintoj.

La ekoregiono troviĝas en la plej altaj altitudoj de Alta Atlaso, laŭlonge de liaj deklivoj. Ĝi okupas 6 300 kvadratajn kilometrojn en la centro de Maroko.

Vintre humida aero el Atlantika Oceano blovas orienten tra tiu regiono, alportante plejarton da la precipitaĵo kiu tiu ĉi jare falas. La suden montriĝantaj deklivoj de tiu montaro ĉeno estas pli aridaj, kaj tial malpli arbarizitaj, ol la nordaj deklivoj. Apud la pintoj de la nordaj deklivoj, super 3 600 metroj, kie la sekaj, varmegaj ventoj ne alvenas, neĝo restas dum pli ol sep monatoj de la jaro. Tiu kompleksa topografio kaj diversa klimato difinas ekoregionon kiu estas la plej specio-riĉa en la tutaĵo de la afrika parto de la mediteranea ekoprovinco.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La Atlas-cedraroj, juniperaroj, pinaroj kaj kverkaroj kovras proksimume unu trionon de tiu ĉi ekoregiono. Je altaj altitudoj juniperoj superregas la pejzaĝon. La ŝlosila specio estas incensa junipero. Pli alte, la duonarbaroj transiras al montaraj herbejoj, pseŭdostepa vegetaĵaro, kaj finfine ŝtonecaj deklivoj kie floras violkoloraj kusenoformaj plantoj. Riverovaloj ondas tra la pejzaĝo kaj siaj riĉaj humidaj grundoj subtenas salikojn, poplojn, kverkojn, kratagojn, kaj oleandrojn.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Endemioj[redakti | redakti fonton]

Stato de konservado[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas endanĝerigata. Neleĝa arbarekspluatado por konstruligno kaj brulligno estas nuntempe la plej signifikaj minacoj por la konservado de la ekoregiono. Bruligado kaj tropaŝtiĝo dum miloj da jaroj estas plenumintaj rolon en la neniigo de la arbaroj kaj de la delikata montara ekologio. El la redukto de arbara kovraĵo siavice rezultis tre serioza erozio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj
PA1006 Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo  Afganio,  Barato,  Ĉinio,  Pakistano
PA1008 Kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo  Irano,  Turkmenio
PA1010 Alt-atlasa junipera stepo  Maroko
PA1012 Nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj  Afganio,  Barato,  Ĉinio,  Pakistano
PA1013 Ordos-altebenaĵa stepo  Ĉinio
PA1014 Pamir-alpaj dezerto kaj tundro  Afganio,  Ĉinio,  Kirgizio,  Taĝikio
PA1015 Ĉilianaj subalpaj herbejoj  Ĉinio
PA1016 Sajanaj alpaj herbejoj kaj tundro  Mongolio,  Rusio
PA1017 Sudorient-tibetaj arbustaroj kaj herbejoj  Ĉinio
PA1018 Sulajmanaj alpaj herbejoj  Afganio,  Pakistano
PA1019 Tjanŝanaj montaraj stepo kaj herbejoj  Ĉinio,  Kazaĥio,  Kirgizio
PA1020 Tibet-altebenaĵaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj  Ĉinio
PA1021 Okcident-himalajaj altpaj arbustaroj kaj herbejoj  Barato,  Nepalo
PA1022 Jarlung-Zamba arida stepo  Ĉinio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]