Alteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri staŭdo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Alteo (mitologio).
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alteo
Oficina alteo, Althaea officinalis
Oficina alteo, Althaea officinalis
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Malvacoj Malvaceae
Subfamilio: Malvoideoj Malvoideae
Genro: Alteo Althaea

Althaea armeniaca
Althaea broussonetiifolia *
Althaea cannabina
Althaea hirsuta
Althaea longifolia
Althaea ludwigii
Althaea narbonensis *
Althaea officinalis - Oficina alteo
* Ne ĉiuj aŭtoroj akceptas ilin kiel apartajn speciojn

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Oficina alteo (Althaea officinalis)
Ilustraĵo de oficina alteo (Althaea officinalis)

La Alteo (Althaea) estas rekte staranta staŭdo kun fortaj tigoj, kiu krome estas valora abelnutra planto. Ĝi apartenas al la familio de malvacoj. La botanika nomo Althaea venas de la antikva greka vorto „altho“, kiu signifas 'kuraci'. La vorto „malvo“ venas de la antikva greka vorto „malakos“, kiu signifas 'mola' kaj 'kvietiga'. Ĝi aludas la incitmildigan, protektan econ de la planto.

Oni antaŭ kalkulis kelkajn speciojn inter la alteoj, kiujn oni nun metas inter la alceoj.

Je la subfamilio malvedoj la multnombraj stamenoj kaj la pistilo estas kunkreskinta al tubo, la tielnomita androginoforo.

Malvoj estas planta genro el la familio malvacoj.

Malvoj estas ofte uzitaj kiel ornamaj plantoj kaj kiel manĝeblaj plantoj.

Alcea rosea
Abutilon theophrasti

Manĝeblo[redakti | redakti fonton]

En multaj specioj la folioj estas manĝitaj kiel legomo. La junaj folioj kaj tigoj prepareblas kiel spinaco. Eblas ankaŭ sekigi la foliojn kaj florojn por fari infuzaĵon. La junaj folioj de malvo, kun milda gusto, estas bona anstataŭanto de laktuko, dum la pli malnovaj folioj estas pli bonaj kiam kuiritaj. Floroj estas vaste uzataj en salatoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]