Altin Urda (organizaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Altin Urda
vdr

Tatara patriota fronto Altin Urda estas tatara nacia organizaĵo, oficiale registrita en Tatario en septembro de 2012, malgraŭ ĝi komencis sian agadon kelkajn jarojn antaŭe.

La nomo "Altin Urda" tradukeblas el la tatara lingvo kiel "Ora Hordo" (nomo de ekzistinta ŝtato).

Ideologio[redakti | redakti fonton]

"Altin Urda" subtenas la ideon pri unuiĝo de ĉiuj grupoj de tatara etno per la komuna ideologio de ilia deveno de la Ora Hordo, ĝia ĉefa celo estas konserviĝo kaj evoluado de la tatara nacio. Ĝi estas opozicia organizo rilate al la nuna ŝtata reĝimo de Rusio, ĉar ĝiaj partoprenantoj asertas, ke la registaro ne efektivigas siajn devojn pri konservado de lokaj popoloj kaj lingvoj de Rusio.

Laŭ programo de la movado, ĝiaj celoj estas:

  • defendado de rajtoj de la tarara popolo laŭeble;
  • konservado kaj plifirmigo de la unueco de tataroj; kontraŭstaro al dividiĝo kaj asimiliĝo de la tatara etno laŭ tezo "tatara popolo estas unueca kaj nedividebla";
  • plifirmigo kaj evoluigo de la demokratiaj valoroj de Rusia Federacio kiel bazo por libereco kaj prospero de tatara popolo.

Agado[redakti | redakti fonton]

Kiel unu el ĉefaj iloj por atingo de starigitaj celoj la organizaĵo konsideras plialtigon de la memkonscio de tatara popolo, por tio ĝia estraro pasigas lekciojn pri historio de la popolo por ĉijn dezirantoj.

Kune kun la Rusia Islama Universitato "Altin Urda" organizas kursojn de tatara lingvo, tatara historio kaj islama edukado "Без Татарлар".

Ĝi regule partoprenas mitingojn kaj politikajn aranĝojn por rajtdefendado de tatara popolo (ekzemple, la mitingon por konservo de la eduko en la tatara lingvo).

Unu el la agadkampoj estas helpo pri translokiĝo de tataroj al Tatarstano (ĝis marto de 2013 translokiĝis 5 familioj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Татарский патриотический фронт «Алтын Урда» en la rusa Vikipedio.