Alĝeria nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Alĝerio. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj.
Alĝeria nacia teamo de futbalo
asocio Fédération Algérienne de Football
Federacio Alĝeria de Futbalo
konfederacio CAF
manaĝero Vladimir Petković
stadiono Stade 5 Juillet 1962 (stadiono de la 5-a de julio 1962)
unua matĉo Flago de Alĝerio Alĝerio 2-1
 Bulgario
1963
plej granda gajno Flago de Alĝerio Alĝerio 15-1
 Suda Jemeno
1973
plej granda perdo  Germanio 5-0
Flago de Alĝerio Alĝerio
1980
Futbala Mondpokalo
aperoj 3 (unuafoje en 1982)
plej bona rezulto unua rondo
1982 kaj 1986
Afrika Pokalo de Nacioj
aperoj 14 (unuafoje en 1968)
plej bona rezulto unua pozicio
1990
vdr

La alĝeria nacia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1962, kiam Alĝerio internacie rekonate sendependiĝis el la kolonia regado de Francio. La unua internacia matĉo estis kontraŭ Bulgario en januaro 1963. Enlande la teamo ricevis la kromnomon Les Fennecs - "la fenekoj". La alĝeria teamo dufoje sinsekve kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo - tiu de 1982 kaj 1986, kaj kvar jarojn poste, en 1990 gajnis la Afrikan Pokalon de Nacioj kiam ĝi gastis en Alĝerio. En novembro 2009, la teamo venkis la nordafrikan konkuran teamon de Egiptio por sekurigi al si partoprenon en la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko.

Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo estas Vladimir Petković, kaj la teamestro estas Riyad Mahrez.

Araba Pokalo 2021[redakti | redakti fonton]

La 18-an de decembro 2021 Alĝerio gajnis la finalon de la Araba Pokalo 2021 en Kataro (2 - 0) kontraŭ Tunizio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]