Amaraj Lagoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Amara Lago)
Kelkaj ŝipoj en la Amara Lago.

Amaraj Lagoj rilatas al Granda Amara Lago (en araba البحيرة المرة الكبرى: al-Buhayrah al-Murra al-Kubra) konektita al la Malgranda Amara Lago (araba: البحيرة المرة الصغرى; transliterumite: al-Buhayrah al-Murra as-Sughra), ili estas salakvaj lagoj kiu estas parto de la Sueza Kanalo, tra kiu la kanalo same fluas. Antaŭ ol la kanalo estis konstruita, ties loko estis okupita de sekaj salaj valoj.[1]

Kune la Amaraj Lagoj havas surfacan areon de ĉirkaŭ 250 km². La kanalo fluas ankaŭ tra la lago Manzala kaj la lago Timsah, norde de la Amaraj Lagoj. La amaraj lagoj sian nunan nomon almenaŭ ekde la jaro 300 antaŭ nia erao, kiam en la ptolemea epoko oni ekuzis la malnovgrekan nomon Πικραὶ Λίμναι (Pikraí Límnai), laŭvorte "amaraj lagoj". Kiel konate, la malnovgreka plurajn jarcentojn restis la precipa lingvo en helenisma Egiptio, ne nur dum la ptolemea epoko, sed ankaŭ multajn jarcentojn poste sub la romianoj kaj la bizanca imperio. En la 7-a jarcento la araboj transprenis la nomon "amaraj lagoj", kaj de tie ree multajn jarcentojn poste tradukis ĝin la modernaj eŭropaj lingvoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Madl, Pierre (1999). Essay about the phenomenon of Lessepsian Migration (angle "Eseo pri la fenomeno de migrado [de planktono kaj fiŝoj] laŭ planoj de Ferdinand de Lesseps"), colloquial meeting of marine biology (parola renkontiĝo de marbiologio) I, Salcburgo, aprilo 1999 (reviziita en nov. 2001).