Amarula

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Amarula estas sud-afrika likvoro el Phalaborwa, urbo je la rando de la Nacia Parko de Kruger kaj estas farita el sukero, kremo kaj la fruktoj de la afrika marula arbo (Sclerocarrya birrea), ankaŭ nomata elefantarbo.

Dosiero:Amarula (1563541954).jpg
Amarula
Marula arbo

Amarula surmerkatiĝis ekde septembro 1989 kaj havas fruktan karamelan guston. Ĝi enhavas 17% da alkoholo.

Pro la asociado de la marula arbo kun elefantoj, kiuj volonte manĝas la fruktojn, oni elektis la elefanton kiel simbolo de la trinkaĵo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]