Ambulanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Ambulância-urgência.jpg
Ambulanco zorge de malsanulo en Brazilo.
Ambulanca boato en Venecio.

La termino ambulanco ĝenerale esta uzata por aludi al veturilo uzata por havigi kuracajn zorgojn al malsanuloj aŭ vunditoj kiuj troviĝas malproksime de malsanulejo aŭ por transporti tiujn al sancentro kie oni povas pli certe sekvi ties evoluon kaj praktiki al ili plej grandan nombron de kuracpruvoj. Foje la celo de la ambulanco estas nur zorgi la necesulon (kiel kaze de urĝo kiam oni provizas antaŭkuracajn traktadojn), sed oni ne sekvas celon porti tiun al sancentro.[1] Tiuokaze, la paciento kiu bezonos alporton al hospitalo, bezonos ankaŭ specifan ambulancon destinatan nur al translokigo de pacientoj.

La termino "ambulanco", devenas el la verbo latina ambulare, kies signifo estas piediri.[2] Tiu termino aludas al la unuaj kuracaj militservoj, kie la pacientoj etis movataj per brankardo aŭ hospitala ĉareto. La origina senco de la vorto estis "hospitalo kiu sekvas armeon dum kampanjoj".[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.carpages.co.uk/honda/honda_essex_ambulance_chooses_honda_power_24_07_04.asp Essex Ambulance Response Cars, Car Pages, 24-07-2004, konsultita la 27-06-2007.
  2. http://science.enotes.com/how-products-encyclopedia/ambulance Arkivigite je 2007-03-25 per la retarkivo Wayback Machine How Products Are Made: Ambulance, How products are made, konsultita la 02-06-2007.
  3. Oxford English Dictionary ambulanca difino 1