Ambundoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
4 650 000
Ambundoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
mapo pri la etnoj de Angolo, la vivregiono de la ambundoj (laŭ stato de la jaro 1970) estas markita helbrune

La ambundoj, propralingve plurale Ambundu, en neformala lingvouzo foje Akwambundu („Ni Mbundu“) estas etno de Angolo kaj ampleksas proksimume kvaronon de la angola loĝantaro. Ili loĝas plejparte en larĝa teritoria strio, kiu okcidente tuŝas la marbordon kaj inkluzivas la angolan ĉefurbon Luando, kaj oriente etendiĝas ĝis la norda centro de la lando kaj ĝis la provinco Malanje. La lingvo de la ambundoj estas la kimbunda lingvo. Etnologoj nomas la ambundojn, precipe en la angla lingvo, ofte "nordaj Mbundu", kontraste al la "sudaj Mbundu", do la ovimbundoj parolantaj la umbundan lingvon.