Amforo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por la zodiaka signo ankaŭ nomita Amforo, vidu la paĝon Akvisto.
Amforo bildigante Heraklon kaj Atenan.

Amforo[1] estas alta botelego (kruĉo) kun mallarĝa kolo, du teniloj kaj plej ofte el argilo, sed ankaŭ el metalo, (bronzo, arĝento, oro).

Ĝi povas enteni 5 ĝis 50 litrojn da diversaj materialoj. La amforoj uzatis en la antikva epoko kiel deponaj kaj transportaj ujoj por (oliv)oleo kaj vino, sed ankaŭ por cindroj aŭ kiel elekta urno. Pro tio amforoj estis ĉefe produktitaj en la regionoj de la viteja kaj olivarba kultivado.

La amforoj gravas por la arkeologio, ĉar la formoj kaj surskriboj kaj K-14-analizo ebligas la eltrovon de la datoj.

La produkta centro estis la provinco de Sevilo en Hispanio ekde la antikva tempo. La pluevoluo de la amforoj – ekde la 15-a/16-a jc jam sen teniloj – sukcesigis trovi vojon en la novepokon. La amforojn pli kaj pli anstataŭis la bareloj ekde la 3-a jarcento p.K.

Speciala formo de amforo estis la Panatenea amforo kun nigrafiguraj pentraĵoj, kiuj estis faritaj por la atena Panatenea festo kaj – verŝajne pro kultaj kaŭzoj – restis ĉe tiu nigrafigura pentrado ankoraŭ dum jarcentoj (!) post eltrovo de ruĝfigura pentrado (kiu, negative, kovras la fonon per nigra glazuro kaj lasas al la figuroj la argilan koloron).

La amforo kiel romia mezurunuo estis 26,26 l.

Hodiaŭ oni produktas amforojn nur por ornamaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 13.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]