Amfotereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En kemio substanco nomiĝas amfotera, se ĝi povas efiki laŭ du kontraŭaj manieroj, depende de la medio kaj de disponeblaj reag-partneraj substancoj. Tre grava okazo estas la alkal-acid-amfotereco, laŭ kiu iuj substancoj povas efiki jen alkale, jen acide.

La vorto devenas de la helena ἀμφοτέρως [amfoteros] (= ambaŭmaniera).

Alkal-acida amfotereco[redakti | redakti fonton]

Alkal-acide amfotera substanco povas efiki kiel alkalo laŭ Brønsted kaj kiel acido laŭ Brønsted; alivorte, ili povas kaj akcepti kaj doni hidrogenajn atomojn (protonojn aŭ nukleojn de deŭteriotritio).

Kelkaj tiaj amfoteraĵoj povas reagi kun si mem. Ekzemplo estas la mem-protolizo de akvo, laŭ kiu en akvo estas dinamika ekvilibro de pozitivaj kaj negativaj jonoj:

2 H2O ⇌ H3O+ + OH

Akvo povas ekzemple reagi alkale kun klorida acido (HCl) kaj acide kun amoniako (NH3).

Grava ekzemplo de amfoteraj substancoj estas ambaŭ-jonaj substancoj, ekzemple aminoacidoj.

Redoksa amfotereco[redakti | redakti fonton]

Substanco nomiĝas redokse amfotera, se ĝi kapablas jen oksidi, jen redukti aliajn substancojn. Ekzemplo estas hidrogena peroksido, kiu al multaj substancoj efikas kiel forta oksidanto, sed ekzemple kiel reduktanto al MnVII en kalia permanganato.