Amoridoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amoridoj
popolo • historia etno • etno
Ancient Semitic-speaking peoples
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Amorea Lingvo
vdr
Preĝanto el Larsa, kiu petpreĝas por longa vivo de Hamurabi al Dio de Amuru.

La amoridoj estis antikva semita popolo en la Mez-Oriento. Ili fondis multajn urboŝtatojn en norda Sirio kaj norda Mezopotamio. Ili eniris en eopoko de la Tria Ur-a dinastio al teritorio de la Sumera kaj Akada Imperioj, laste el ili venis la reganta dinastio de la Prababilan Imperio (Hamurabi).

Kiel nomadaj popoloj, ili formis tribojn.

La nomo de la popola aperas en formo de amoridoj en la biblio-traduko de Zamenhofo. La popolo estis nomata en akada, sumerla linvo mardu/amurru, kiu signifis „okcidento”, kiu referencas al tio, ke ilia originala setlejo estis la stepa, duondezerta regiono, okcidente de la akadanoj kaj sumeroj.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

La lingvo de la amoritoj apartenis al la semitaj lingvoj kaj pleje similas al la hebrea lingvo el inter la nuntempe ekzistantaj lingvoj. Kiam ili setlis, ili transprenis la kulturon de la akadoj, sumeroj, kaj ekuzis ties lingvojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde duono de la 3-a jarmilo a.K, ili setlis sur grandaj areoj okcidente de la rivero Eŭfrato. Ĉar la sumeraj kaj akadaj tekstoj mencias ĉiun okcidenta nomadon kiel „mardu/amarru”, tiel tio malfaciligas la historian esploron de la popolo. Parto de la amorida popolo setlis frue, dum alia parto plu sekvis la nomadan, duon-nomadan vivon, agadon. Eble memorigas pri la setlado la historio pri geedziĝo de la originale nomada dio Mardu(k)/Amurru, en kiu li geedziĝis kun filino de dio Numusda de urbo Kazallu, tiel li eniris la babilonan panteonon, poste iĝis ĉefa dio de Babilono.

Dum la frua bronza epoko (3200-2000 a.K.), la amoridoj havis prosperantajn urboŝtatojn – kiel Ebla, Karkemis kaj Jamhad. La urbojn defendis fortaj muroj kontraŭ la atakoj, dum la konstruaĵoj respegulas la altan nivelon de la konstruarto. La amoridaj urboŝtatoj estigis komercajn kaj diplomatiajn rilatojn al la sudaj kaj orientaj mezopotamiaj urboŝtatoj. Tion pruvas, ke la amorida arto kaj konstruarto efikis je la Mezopotamia arto, la amoridoj emm transprenis la kojnoskribon el Sud-Mezopotamio. Pli poste la amoridaj urboŝtatoj elkonstruin komercajn rilatojn al Kanaano kaj Egiptujo.

En ĉ. 2300 a.K. akada militiro detruis multajn urboŝtatojn en Sirio, inkl. Ebla-n. En tiu tempo – eble pro klimataj ŝanĝoj – refortiĝis la nomada, bestobreda vivtenado kaj la amoridoj translokiĝis pli orienten. Ekde 2000 a.K. ili estis alportis jam gravan danĝeron je la urbostxatoj de Mezopotamio. Sed la amordioj de nur minacis tiujn, sed setlis inter la du riveroj kaj fondis plurajn reĝlandojn, la unaun gravan en Larsa (Samsi-Adad la 1-a), la unuan kurt-vivan asiran imperion. Ilia plej fama reĝlando estis Babilono, plej fama reĝo estis Hamurabi (1792-1750 a.K.), fondinto de la Prababilona Imperio. Samtriboriginanta estis Zimri Lim, la lasta reĝo de Mari.

En la 2-a jarmilo la amorida popolo restinta en Sirio malaperis, asimiliĝis al la novaperintaj semitaj popoloj.