Anastomozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nervura skeleto de hidrangeo-folio
Retaĵo de vaskuloj

Anastomozo [1] ( el la greka : ἀναστόμωσις, komunikiĝanta apertaĵo ) en retaĵo de fluoj estas kuniĝa punkto de du fluoj kiuj antaŭe disbranĉiĝis, kiel vaskulojfoliaj nervuroj. La termino estas uzata en medicino, biologio, mikologio kaj geologio.

En geologio, anastomozo ofte rilatas al kvarcaj ( aliaj ) vejnoj kiuj montras tiun karakterizaĵon, kiu ankaŭ ofte situas en regionoj kun metamorfaj rokoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Anastomosis: medicina aŭ moderna latina, de greka anastomosis "elirejo, malfermo," Gr ana- "supren, sur, super", stoma "buŝo", "provizi per buŝo".[2]

Medicino[redakti | redakti fonton]

Anastomozo estas la rilato de du strukturoj. Ĝi rilatas al rilatoj inter angioj aŭ inter aliaj tubularaj strukturoj kiel maŝoj el intesto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV2, p. 86
  2. Online Etymology Dictionary Douglas Harper