Andaluzio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭtonoma Komunumo Andaluzio
hispane Comunidad Autónoma de Andalucía
aŭtonoma komunumo
Ponto El Alamillo sur rivero Gvadalkiviro, en Sevilo, Andaluzio.
Oficiala nomo: Andalucía
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Andaluzio
Provincoj
Montaro Sierra Nevada
Najbaras kun
Kelkaj urboj
Riveroj
Situo Seviljo
 - alteco m s. m.
Ĉefurbo Sevilo
 - koordinatoj 37° 23′ 00″ N 05° 59′ 00″ U / 37.38333 °N, 5.98333 °U / 37.38333; -5.98333 (mapo)
Areo 87 268 km² (8 726 800 ha)
Loĝantaro 8 039 399 (2007)
Denseco 92,12 loĝ./km²
Aŭtonomeco 30-a de decembro 1981
Ĉefulo Juan Manuel Moreno

(ekde 16-a de januaro 2019)

Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
ISO 3166-2:ES ES-AN
Situo de Sevilo enkadre de Hispanio
Situo de Sevilo enkadre de Hispanio
Situo de Sevilo enkadre de Hispanio
Situo de Andaluzio enkadre de Hispanio
Situo de Andaluzio enkadre de Hispanio
Situo de Andaluzio enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Andalusia
Retpaĝo: ww.juntadeandalucia.es

AndaluzioAndaluzujo (hispane Andalucía [andaluˈθia]) estas Historia Nacieco de Hispanio, kiu kiel aliaj hispanaj naciecoj kaj regionoj konstituiĝas en Aŭtonoma Komunumo kun sia propra registaro, parlamento, justico, ktp.

Andaluzio estas la Aŭtonoma Komunumo kun plej da loĝantoj (preskaŭ 8.000.000) kaj la dua plej granda komunumo el Hispanio kun 87.300 km2. En Andaluzio estas parolata la andaluza. La andaluza estas dialekto de la hispana lingvo, origino de aliaj hispanaj dialektoj kiel la kanaria aŭ sudamerikaj hispandialektoj.

Mitologie konata kiel la Vesperlando kie estis la Ĝardeno de la Hesperidoj vizitita de Heraklo, Andaluzio estus laŭ kelkaj mitologiistoj[kiuj?] la tero kie originis la fama mito de la Atlantido kiel memoro de la antikva Tartezo.

En Andaluzio, oni trovas grandegan ekologian diversecon. En la sama regiono oni povas ĝui montarojn kiel Sierra Nevada (Neĝata Montaro), arbarojn en Ĥaeno, longajn paradizajn plaĝojn en Malago, Kadizo, Onubo, Granado kaj Almerio kie estas ankaŭ dezerto. Pro tio Andaluzio estas la plej turismeca komunumo el Hispanio.

Ĝin trairas inter aliaj la riveroj Gvadiano kaj Gvadalkiviro.

En ĝi abundas olivarboj, korkokverkoj kaj anzinoj.

Aŭtonoma registaro[redakti | redakti fonton]

La registaro de la aŭtonoma komunumo (Junta de Andalucía) konsistas el la Ekzekutiva Konsilantaro, la Prezidento kaj la Parlamento. La baza regularo estas la Statuto de Aŭtonomeco de Andaluzio.

Ekde 23-an de aprilo de 2009, la Prezidento de la Aŭtonoma Registaro de Andaluzio estas José Antonio Griñán, post renunco de Manuel Chaves, kiu estis nombrita Tria Vicprezidento de la Hispana Registaro pri teritoriaj aferoj.

La ĉefurbo de Andaluzio estas Sevilo, kie situas la sidejoj de la Parlamento kaj la Registaro (Junta de Andalucía). Tamen la sidejo de la jurpovo estas Granado.

Administracia divido[redakti | redakti fonton]

La municipo estas la baza administra unuo en la hispanaj aŭtonomaj komunumoj, kaj inter ili, Andaluzio dividiĝas en 770 municipoj.

La ĉefa grupigo de municipoj estas la provinco, fare de la ŝtata parlamento, sed la hispana Registro de Lokaj Entoj [1] ankaŭ inkludas aliajn grupigojn de municipoj, fare de la aŭtonomaj komunumoj kiel komarkoj aŭ urbaj aglomeraĵoj, kaj aliaj fare volonte de la aligantaj municipoj, kiel mankomunumoj. En Andaluzio estas la sekvajn administraj unuoj: [2]

Municipios: 770 municipoj. Vidu Municipoj de Andaluzio.
Provincias: 8 provincoj. Vidu Provincoj de Andaluzio.
EATIM: 47 komunumoj submunicipaj. Kelkaj municipoj havas subunuoj (EATIM, Entidad de ámbito territorial inferior al municipio).
Mancomunidades: 89 mankomunumoj, kies kreado kaj organizo volonte faras grupoj de municipoj por dungi konkretajn komunajn servojn.
Comarcas kaj Áreas metropolitanas: La andaluza registaro rajtas organizi tiujn administrajn unuojn, komarkoj kaj urbaj aglomeraĵoj, sed la administra mapo ankoraŭ estas nedifina. Kelkaj provincaj registaroj (Diputaciones) parolas pri komarkoj, tamen ne estas agnoskitaj entoj, sed simple estas regionoj laŭ proksimeco kaj historiaj ligiloj.

La ok provincoj de Andaluzio estas:

  • Almerio (8.774 km2), kun 102 municipoj.
  • Granado (12.531 km2), kun 168 municipoj.
  • Ĥaeno (13.498 km2), kun 97 municipoj.
  • Kadizo (7.365 km2), kun 44 municipoj.
  • Kordovo (13.718 km2), kun 75 municipoj.
  • Malago (7.276 km2), kun 100 municipoj.
  • Onubo (10.085 km2), kun 79 municipoj.
  • Sevilo (14.001 km2), kun 105 municipoj.

Iliaj ĉefurboj estas la samnomaj urboj.

Esperanto en Andaluzio[redakti | redakti fonton]

Gazeto Andaluzia estas la oficiala publikaĵo de la Asociación Andaluza de Esperanto, alinome Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, kun grupoj ĉefe en la grandurboj Kordovo, Sevilo kaj Malago, sed ankaŭ en aliaj urboj kaj lokoj. Ĝi okazigas ĉiujaran kongreson, nome Andaluza Kongreso de Esperanto, foje koincide kun la Hispana Esperanto Kongreso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Registro de Entidades Locales Arkivigite je 2009-08-15 per la retarkivo Wayback Machine de la Hispana Registaro.
  2. Lokaj Entoj en Andaluzio Arkivigite je 2009-08-24 per la retarkivo Wayback Machine, studo de la hispana ministerio pri teritoriaj aferoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]