Andon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andon
urbo en Sud-Koreio • urbego
Administrado
Poŝtkodo 760003–760944
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 153 306  (2023) [+]
Loĝdenso 101 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 34′ N, 128° 44′ O (mapo)36.565555555556128.725Koordinatoj: 36° 34′ N, 128° 44′ O (mapo) [+]
Alto 139 m [+]
Areo 1519 km² ( 151 900 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Andon (Suda Koreio)
Andon (Suda Koreio)
DEC
Andon
Andon
Situo de Andon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Andong [+]
vdr

Andon (koree 안동시, laŭ ĉinaj literoj 安東市) estas universitata urbego, provinca ĉefurbo en orienta-centra Sud-Koreio. La urbego estas konata kiel "Ĉefurbo de Korea Spirita Kulturo".

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Andon situas en la meze-orienta parto de la lando laŭ rivero sur ebenaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Andon estis fondita jam antaŭ Kristo, poste li nomiĝis Koĉhan. En 930 post batalo ĉi tie la loknomo jam estis Andon. Baldaŭ la urbo estis centro de la konfuceismo, eĉ akademio estis establita. Ekde la 16-a jarcento la influo de Andon falis. En Andon dum la Korea milito estis grandaj bataloj. Andon akiris urban statuson en 1973. Akvoenergia centralo estis farita en 1976 en la proksimeco.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Andon estas merkatcentro por la ĉirkaŭaj agrikulturaj areoj, same ankaŭ grava turisma kaj kultura centroj. La naciaj koreaj maskoj estas popularaj inter la turistoj. Kelkaj apudaj vilaĝoj estis deklaritaj Monda Heredaĵo de UNESKO en 2010.

Eduko, religio[redakti | redakti fonton]

La nacia universitato pri la korea folkloro funkcias ekde 1979. Andon estas katolika diocezo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Andon jare oni mezuras precipitaĵojn po 1066 mm. En ĉiuj monatoj pluvas aŭ neĝas, sed inter majo-septembro pli ofte. La averaĝtemperaturo estas 12 °C, tio varias inter 6-18 °C. Inter decembro-marto ofte frostas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • folklora festivalo
  • budhaj temploj

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]