Andrew George Vajna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrew George Vajna
Persona informo
Naskonomo Vajna András György
Aliaj nomoj Andy Vajna
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1944 (1944-08-01)
en Budapeŝto
Morto 20-an de januaro 2019 (2019-01-20) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo malsano
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso
Familio
Edz(in)o Tímea Vajna
Okupo
Okupo filmproduktoroplenuma produktoro
TTT
Retejo https://andyvajna.hu/
vdr

Andrew George VAJNA [endrju ĝorĝ vajna] (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1944 -- mortis la 20-a de januaro 2019) estis hungardevena filmproduktisto, originale el Budapeŝto, mortempe vivanta kaj laborante en Usono.

Li forlasis Hungarion en 1956 kun oklino al alia onklino en Usono (tra Aŭstrio, Kanado). La familio postvenis kaj setlis en Los Angeles, Kalifornio. Vajna studis en gimnazio apud la Studo Fox, kio impresis lin. li poste studis al operatoro, kaj malfermis foostudion. Iu skia akcidento provizore ŝanĝis lian vivon. Li iĝis frizisto kaj rimarkis, ke en Holivudo la perukoj havas aĉan kvaliton. Li importis perukon el Honkongo kaj reen eksportis fruktojn. Post tiu sukcesa negoco, li produktigis, vendis uzit-efikajn ĝinzojn, kion li elpensis. Poste okazis la fila epoko kaj li iĝis dum mallonga tempo iĝis gvidanta, respekta persono.

Li komencis sian agadon en Orient-Azio, per funkciigo de kinejoj kaj aĉeto-vendo de filmoj. La firmao Panasia Film (Hongkong) funkciis sukcese, tiel estiĝis ebleco por grandiĝo. En 1976, li kun Mario Kassar fondis la firmaon Carolco, kiu iĝis baldaŭ mamuta entrepreno, plej influhava distribua firmao.

Li fondis en 1982 la Usonan Filmmarket-esploran Asocion, kies prezidantan postenon li okupis.

Li estas fidela al sia hungareco, tiel oni povas taksi gesto, ke li surfilmigis partojn por la filmo Evita en la hungara ĉefurbo Budapeŝto. Sama gesto estas, ke li financis konstruadon - kiel investisto, nun kunposedanto -, de grandan filmstudio ĉe la hungara vilaĝo Etyek (Korda Filmstúdió).

Vajna produktis sukcesajn filmojn kiel Escape to Victory, Rambo- serioj, Die Hard: With a Vengeance, kaj Terminator 3: Rise of the Machines, Evita.