Andrew Smith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrew Smith
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1961 (1961-02-10) (63-jaraĝa)
Profesio
Okupo aŭtoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andrew SMITH (10a de Februaro 1961) estas uson-denaska brita aŭtoro. Li loĝas en Londono.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Smith estas aŭtoro de Totally Wired: on the Trail of the Great Dotcom Swindle (totale enkabligitaj), kiu rakontas la historion de la rolo de Josh Harris en la nasko de la Tut-Tera Teksaĵo kaj la sekva eksplodo de la interreta entreprenaro en Novjorko fine de la 1990-aj jaroj.[1][2][3]

Smith verkis ankaŭ Moondust: In Search of the Men Who Fell to Earth (lunpolvo: serĉe de la homoj kiuj falis surteren), en kiu li veturas tra Usono serĉe de la naŭ survivantaj usonaj astronaŭtoj kiuj piediris sur la Luno inter 1969 kaj 1972.[4]

Smith faris du dokumentajn filmojn por BBC Four. La unua, Being Neil Armstrong (esti N.A.), estas veturo tra Usono por esplori la personan historion de la unua persono kiu estis sur la Luno.[5] La dua, To Kill a Mockingbird at 50, pri kiel Monroeville, Alabamo, estis ŝanĝinta ekde ĝi estis uzata de Harper Lee kiel scenejo por sia romano.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Smith, Andrew. (2012) Totally Wired: on the Trail of the Great Dotcom Swindle. Simon & Schuster. ISBN 978-1-84737-449-3.
  2. Kampfner, John. "Review: Totally Wired by Andrew Smith", 30a Aug 2012.
  3. Kane, Pat. "Review: Totally Wired by Andrew Smith", 22a Sep 2012.
  4. Smith, Andrew. (2005) Moondust: In Search of the Men Who Fell to Earth. HarperCollins. ISBN 978-0-00-715542-2.
  5. "Being Neil Armstrong" www.bbc.co.uk Alirita la 13an de Julio 2010
  6. "To Kill a Mockingbird at 50, a fool's errand haunted by Harper Lee" Metro 7 July 2010 Alirita la 8an de Julio 2010

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]