András Molnár
András Molnár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1948 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
András MOLNÁR [andrAŝ], hungare Molnár András, Esperante Andreo Molnár estas hungara operokantisto (tenoro).
András Molnár naskiĝis la 8-an de decembro 1948 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
András Molnár estis ano de infanokoruso de Hungara Radio inter 1955-1960. Baldaŭe li laboris en la industrio. En 1976 li eklernis kantadon en Budapeŝto, post 1 jaro li jam kantis en Hungara Radio. En 1979 li aliĝis al Budapeŝta Ŝtata Operejo. En la sekva jaro li atingis la unuan lokon en Italio en kantokonkurso. Li baldaŭe gastroladis ekzemple en Berlino, Londono, Barcelono. Li partoprenas ankaŭ en koncertoj kaj kantas ankaŭ oratoriojn. Li ricevis premion Kossuth en 1994, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Lia repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Giacomo Puccini: Madama Butterfly - Pinkerton
- Giuseppe Verdi: Aida - Radames; La Forto de la Destino - Alvaro
- Richard Wagner: Die Meistersinger von Nürnberg - Walter; Das Rheingold - Froh; Tristano kaj Izoldo - Tristano
- Georges Bizet: Carmen - Don José
- Ferenc Erkel: Ladislao Hunyadi (debuta opero); Bánk bán (Banuso Bánk) - titolrolo
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte - Tamino