André Labarrère

El Vikipedio, la libera enciklopedio
André Labarrère
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1928 (1928-01-12)
en Paŭo
Morto 16-an de majo 2006 (2006-05-16) (78-jaraĝa)
en Paŭo
Mortokialo kancero
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato Laval
Okupo
Okupo politikistoesperantisto • universitata instruisto
vdr

André Labarrère, naskiĝinta 12 de januaro 1928 en Paŭo kaj mortinta 16 de majo 2006 pro kancero, estis politikisto de Francujo. Li membriĝis en la Socialista Partio, sub kies standardo li elektiĝis al la Nacia Asembleo, Senato, fariĝis vicprezidanto de la Nacia Asembleo inter 1973 kaj 1974, subministro pri la rilatoj kun la Parlamento de 1981 ĝis 1986 kaj ankaŭ urbestro de Paŭo de 1971 ĝis 2006.

Politika vidpunkto[redakti | redakti fonton]

Kvankam ano de socialista partio li montriĝis liberala. Rilate al Eŭropa Konstitucio (2005) li kampanjis kontraŭ. Post la morto de la patrino li ne malkaŝis sian samseksamon, sed restis fraŭlo kaj montris sin malfavora al la ideo de geja geedziĝo.

Administraciaj atingoj[redakti | redakti fonton]

Inter la projektoj de André Labarrère por Paŭ menciindas la rango de tiu inter la pioniraj francaj urboj pri la uzo de optika kablo por interreta servo, la starigo de komputila industrio, la altnivela universitata centro, la Palaco de Sportoj kaj la urba hospitalo.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Estis iniciato de André Labarrère nomi Zamenhof parketon en la urbocento de Paŭo. Rilate al la lingvaj rajtoj li subtenis leĝproponojn favorajn al Esperanton. Loka Esperanto-societo omaĝis lin per la titolo de honora membro. Ekspozicio pri Esperanto estis malfermita de li en la urba biblioteko. (Fonto: Carlos Pereira, http://www.kurso.com.br/, Leciono 12)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Pierre-Joseph-Olivier Chauveau, Collection « Les Classiques Canadiens », Fidès, Montréal, 1962
  • Les Laïques et la presse pédagogique au Canada français au XIXe siècle, Presse de l'Université Laval, Québec, 1963
  • Les Instituteurs laïques au Canada français, 1836-1900, Presse de l'Université Laval, Québec, 1965
  • Les Secrets de l'écriture, Édition du Jour, Montréal, 1969
  • Monseigneur Laflèche, Collection « Les Classiques Canadiens », Fidès, Montréal et Paris, 1970
  • Pau, Pyrénées-Atlantiques (64), Éditions SAEP, Colmar, 1972
  • Votre écriture, Messieurs!, Éditions Ramsay, 1987 (ISBN 2-85956-621-X)
  • Une Visite avec Huysmans, Réunion des musées nationaŭ, 1989 (ISBN 2-7118-0563-8)
  • Pau, ville-jardin, Éditions Arthaud, Marrimpouey, 1992 (ISBN 2-7003-0432-2)
  • L'Écriture des stars, Éditions Ramsay, 1992
  • Le Bal des célibataires, Éditions Ramsay, 1992 (ISBN 2-84041-009-5)
  • Le Baron rouge, Éditions Ramsay, 1997 (ISBN 2-84114-269-8)

Biografio[redakti | redakti fonton]

  • Gracianne Hastoy, André Labarrère... le parfum des capucines, postface de Cédric Michon, éd. Atlantica, 2006 (ISBN 978-2843949524)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]