Angara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Angara (raketo).
Angara
ruse Ангара́ [[ɐngɐˈra]],
burjate Ангар
rivero
Rivero Angara ĉe Irkutsk
Lando Rusio Rusio
Regiono Irkutska provinco
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj
Urboj
Fontrivero Lago Bajkalo
 - situo Listvjanka
 - alteco 456 m
Enfluejo Jenisejo
 - situo Strelka
 - alteco 76 m
Longo 1 779 km (1 105 mi)
Akvokolektejo 1 039 000 km² (103 900 000 ha)
Trafluo
 - mezproksima 4 530 /s
Fluo kaj akvokolekta regiono de Angara ĝis alfluejo al Jenisejo
Fluo kaj akvokolekta regiono de Angara ĝis alfluejo al Jenisejo
Fluo kaj akvokolekta regiono de Angara ĝis alfluejo al Jenisejo
Fluo kaj akvokolekta regiono de Angara ĝis alfluejo al Jenisejo
Fluo kaj akvokolekta regiono de Angara ĝis alfluejo al Jenisejo
Vikimedia Komunejo: Angara river
Map

La Angara (ruse Ангара) estas dekstra alfluanto de okcidentsiberia Jenisejo (Rusio). Ĝi estas 1.779 km-longa rivero.

Riverfluo[redakti | redakti fonton]

La rivero fontas kiel Supra Angara ĉirkaŭ 300 km nordoriente de Bajkal-lago, en Stanovoj-altebenaĵo. De tie ĉi fluas ĝi en okcidenta direkto tra norda parto de Burjata Respubliko kaj post 320 km alfluas la Bajkal-lagon tra forte marĉa delto en la nordorienta fino. La subenfluo de Supra Angara estas parte ŝipebla. Ĝi liveras al la lago akvon de 263 m³/s (8,3 km³/jaro), trafluas ĝin tra longo de 600 km kaj forlasas ĝin kiel defluanto ĉe la sudokcidenta fino kiel Angara ĉe la malgranda loko Bajkal; tie fluas 2.071 m³/s (65,3 km³/jaro) da akvo.

La Supra Angara estas nur unu el la 336 alfluantoj de la Bajkal-lago; interne de la lago, Angara prenas ankaŭ la akvon de la - desude alfluanta - Selenga, kiu estas la plej granda kaj longa alfluanto de la lago. Iam la lago havis 3 defluantojn: unu en nordo tra riverejo de Lena; tiu fermiĝis pro estiĝo de la bajkala montaro. La dua defluanto estiĝis sude, sed ankaŭ ĝi fermiĝis pro tertremo antaŭ ĉirkaŭ 16.000 jaroj.

Post kiam Angara forlasas la komunumon Bajkal kaj oriente de la Sajan-montaro la Bajkal-lagon ĉe la suda fino. Poste ĝi fluas en nordoriente kaj trafas la rusajn urbojn Irkutsk kaj Angarsk. Nur poste trafluas ĝi la grandan Bratskan ŝvellagon. Tie alfluas ĝin la rivero Oka ĉe urbo Bratsk. Inter tiu urbo kaj Irkutsk ĝi estas ŝipebla. Ĉe la Ust-Ilimska ŝvellago pasas ĝi la urbon Ustj-Ilimsk.

Poste trapasas ĝi la Jenisej-monton kaj alvenas en ŝveliga lago, poste al la nordpolusa maro.

La rivero havas akvocentralojn je la rivero, el kiuj la plej granda funkcias ĉe Irkutsk (660 MW), ĉirkaŭ je 80 km de Bajkal-lago. Pluaj grandaj akvocentraloj troviĝas ĉe Angarsk kaj Bratsk (4.500 MW). La akvabaraĵo de akvocentraloj ĉe Bratsk apartenas al la plej grandaj de la mondo. La centralo produktas averaĝe 7,1 miliardojn KW/h jare.

La akvokolekta areo de la rivero estas 1.039.000 km².

Alfluantoj[redakti | redakti fonton]

Lagoj[redakti | redakti fonton]

Lokoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]