Angla nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Anglio. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj.
Angla nacia teamo de futbalo
Angla nacia teamo de futbalo
asocio The Football Association
La Futbal-Asocio
konfederacio UEFA
manaĝero Gareth Southgate
golreĝo Harry Kane (61)
stadiono Wembley Stadium
Stadiono Wembley
FIFA kodo ENG
unua matĉo Flago de Skotlando Skotlando 0-0
 Anglio
1872
plej granda gajno  Irlando 0-13
 Anglio
1882
plej granda perdo Hungario Hungario 7-1
 Anglio
1954
Futbala Mondpokalo
aperoj 12 (unua en 1950)
plej bona rezulto Ĉampiono
1966
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj 7 (unua en 1968)
plej bona rezulto Tria pozicio
1968
vdr

La angla nacia teamo de futbalo estas iom aparta, ĉar ĝi ne reprezentas oficiale agnoskitan nacion (kiel ekzemple Brition), sed nur regionon (Anglion). Ĉi-tiu aranĝo estas tradicia ene de Britio, kaj reprezentas preskaŭ unikan kazon en la mondo.

La angla teamo reprezentas la landon kie naskiĝis la futbalo; do estas nesurprize ke ĝi ludis en la unua internacia futbal-matĉo iam ajn okazinta, la 30-an de novembro 1872, kontraŭ la skota nacia teamo de Futbalo en Partick, urboparto de Glasgovo - la rezulto estis 0-0. Sole post kiam pasis 40 jaroj la angloj ludis kontraŭ teamo de ekster la Unuiĝinta Regno.

La Angla Futbal-Federacio dum la jaro 1906 aliĝis al la internacia federacio FIFA, sed ĝi eliris dum 1928 pro malinterkunsento rilate al la salajro-pagado al la neprofesiaj futbalistoj. Anglio re-eniris en FIFA-on nur dum 1946, kaj kiel rezulto la angloj ne partoprenis en la unuaj tri Mondpokaloj. Tamen, ĝis la Dua Mondmilito, la angla teamo estis verŝajne la plej bona en la mondo.

Anglio unuafoje partoprenis en la Mondpokalo dum la jaro 1950, kie ĝi nekredeble malvenkis kontraŭ la Usona nacia teamo de futbalo per 1-0 en unu el la plej grandaj katastrofoj de ĝia sporta historio.

Entute, Anglio partoprenis en 12 Mondpokaloj, gajnante dum 1966, kiam la turniro okazis en Anglio mem. Ĝi ankaŭ finiĝis kvare je 1990.

Anglio partoprenis ankaŭ en sep Eŭropaj Futbal-Ĉampionadoj, atingante la duonfinaĵon dum 1968 kaj 1996, kiam la evento okazis en Anglio.

Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo estas Gareth Southgate, kaj la teamestro estas Harry Kane. Laŭ la stato de oktobro 2023, la entute plej multajn golojn (61) atingis Harry Kane kaj la plej multajn internaciajn matĉojn (125) kadre de la teamo partoprenis la futbalisto Peter Shilton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]