Anglikana Eklezio de Suda Afriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anglikana Eklezio de Suda Afriko
Anglican province • konfesio
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Anglikana Eklezio de Suda Afriko, konita ĝis 2006 kiel la Eklezio de la Provinco de Suda Afriko, estas eklezio kaj la provinco de la Anglikana Komunio en la suda parto de Afriko. La eklezio havas dudek ok episkoplandojn, de kiuj dudek unu situas en Sud-Afriko, du en Mozambiko, kaj po unu en Angolo, Lesoto, Namibio, Svazilando kaj Sankta Heleno. En Sud-Afriko estas inter 3 kaj 4 milionoj da anglikanoj el verŝajna loĝantaro de 45 milionoj.

Ĝia primaso estas la ĉefepiskopo de Kaburbo. La estanta ĉefepiskopo estas Thabo Makgoba, kiu sekvis Njongonkulu Ndungane en 2006. Ekde 1986 ĝis 1996 la primaso estis la ricevanto la de Nobel-Premio pri Paco Desmond Tutu.