Anglish

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anglish aŭ Engla lingvo[1] estas tipo de lingva purismo aplikata al la angla lingvo, en kiu la vortoj devenaj de la greka, la latina, kaj la latinidaj lingvoj estis anstataŭigitaj per ĝermandevenaj vortoj (vidu etimologion). En tiuj okazoj, temas pri uzado de sinonimoj kaj aliokaze neologismoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1966, Paul Jennings verkis plurajn artikolojn en la revuo Punch en la anglish, por rememori la 900-an datrevenon de la Normana konkero de Anglio, inter ili ekzemplon de kiel Shakespeare skribus se Vilhelmo la 1-a neniam venkis:

To be, or not to be: that is the ask-thing:
is't higher-thinking in the brain to bear
the slings and arrows of outrageous dooming
or to take weapons 'gainst a sea of bothers
and by againstwork end them?...

La aŭstralia komponisto Percy Grainger adoptis similan idiomon, kiun li nomis blue-eyed English, en siaj leteroj kaj siaj muzikaj manuskriptoj.

Rilata termino[redakti | redakti fonton]

La termino Andersaksa estas uzita en la angla en teknikaj aŭ sciencaj verkoj kaj estis inventita en 1992 de Douglas R. Hofstadter kiel vortludo rilata al la anglosaksa lingvo kaj kun referenco al la aŭtoro de sciencfikcio Poul Anderson. Anderson enmetis la terminon en sia artikolo "Uncleftish Beholding", traktado pri la atomteorio verkita en la Andersaksa (kurioze, la vorto "ander" signifas "alia" en la nederlanda kaj la germana). Ĉi-sube estas citaĵo el la teksto:

The firststuffs have their being as motes called unclefts. These are mighty small: one seedweight of waterstuff holds a tale of them like unto two followed by twenty-two naughts. Most unclefts link together to make what are called bulkbits. Thus, the waterstuff bulkbit bestands of two waterstuff unclefts, the sourstuff bulkbit of two sourstuff unclefts, and so on. (Some kinds, such as sunstuff, keep alone; others, such as iron, cling together in chills when in the fast standing; and there are yet more yokeways.) When unlike unclefts link in a bulkbit, they make bindings. Thus, water is a binding of two waterstuff unclefts with one sourstuff uncleft, while a bulkbit of one of the forestuffs making up flesh may have a thousand or more unclefts of these two firststuffs together with coalstuff and chokestuff.

Procedo por ĝia kreado[redakti | redakti fonton]

La uzitaj teknikoj inkluzivas la jenon:

  • Inventado de novaj vortoj ("firststuff" por "element" [elemento]);
  • Anstataŭigoj ("motes" por "particles" [partikloj]);
  • Paŭsoj el la origina lingvo ("uncleft" por "atom" [atomo])
  • Paŭsoj el aliaj ĝermanaj lingvoj ("waterstuff" kaj "sourstuff" laŭ la Germana Wasserstoff/Nederlanda waterstof kaj la Germana Sauerstoff/Nederlanda zuurstof

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Anglish en la hispana Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Anglish.
  • Vikio Anglish Moot
  • Elias Molee, "Pure Saxon English, or Americans to the Front", Rand, McNally & Company, Publishers, Chicago and New York, 1890. [1]