Angoro en la Ĝardeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jesuo preĝas al Dio Patro en Gethsemano, Heinrich Hofmann, 1890.

La Angoro en la Ĝardeno temas pri la okazintaĵoj en la vivo de Jesuo Kristo inter la Lasta Vespermanĝo kaj la arestado. La lukto de Jesuo preĝanta kaj diskutanta kun Dio, antaŭ akcepti sian oferon, antaŭ lia aresto en la Ĝardeno Getsemano ankaŭ indikas staton de angoro.

Laŭ ĉiuj kvar evangelioj, tuj post la Lasta Vespermanĝo, Jesuo bonvole promenis (Johano 18:1). Mateo kaj Marko identigas tiun preĝlokon kiel Getsemano. Jesuo estis akompanita de Petro, Johano kaj Jakobo la pli aĝa, kiujn li petis resti nedormaj kaj preĝantaj. Li estis for de ili, kie li sentis fortan tristecon kaj angoron: "Ho mia Patro, se povas esti, ĉi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas" (Mateo 27:39), kaj poste diris "Ho mia Patro, se ĉi tio ne povos forpasi, krom se mi trinkos ĝin, Via volo plenumiĝu" (Mateo 27:42). Li diris tiun preĝon tri fojojn, vizitante la tri apostolojn, inter ĉiu preĝo kaj trovante ilin endorme. Li komentas: "La spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta". Anĝelo venis de la ĉielo por fortigi lin. Dum liaj angoroj, ĉar li preĝis "kaj lia ŝvito fariĝis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron". (Luko 22:43).

La Angoroj en la Ĝardeno estas la unua dolora mistero de la Rozario kaj la dua stacio de la Via crucis. La Katolika tradicio inkludas specifajn preĝojn kaj sindonemojn kiel agoj de damaĝokompenco por la suferoj de Jesuo dum lia angoro kaj pasiono. Ili ne implikas peticion por vivanta aŭ mortinta profitanto, sed celas ripari la pekojn kontraŭ Jesuo.