Ankober

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ankober
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 2 288  (2005) [+]
Geografio
Geografia situo 9° 34′ N, 39° 54′ O (mapo)9.566666666666739.9Koordinatoj: 9° 34′ N, 39° 54′ O (mapo) [+]
Alto 2 465 m [+]
Ankober (Etiopio)
Ankober (Etiopio)
DEC
Ankober
Ankober
Situo de Ankober

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ankober [+]
vdr

Ankobero, Ankober, iam Ankobar,[1] estas urbo en centra Etiopio. Situa en la Semien Ŝeŭa Zono de la Regiono Amharo, Ankober estas sur la orienta kornico de la Etiopaj Altaĵoj estas alto de ĉirkaŭ 2,465 metroj. Ĝi estas 40 kilometrojn oriente de Debre Birhan kaj ĉirkaŭ 140 km nordoriente de Adisabebo.

Ankober estis iam ĉefurbo de la Etiopia regno Ŝoa. Konstruaĵoj kiuj survivas el la Ŝoa periodo estas la preĝejo Kidus Mikael, konstruita de Sahle Selassie. Laŭ Philip Briggs, kio survivas el la palaco de Menelik, kiun li estis konstruinta sur la loko de la palaco de sia patro, estas "unu longa ŝton-cementa murego ĉirkaŭ 1.5 m alta." Briggs komentas, ke estas "malfacile diri kial tiu nura muro survivis preskaŭ netuŝita kiam la cetero de la palaco dronis en praktika forgeso."[2] Ankober estas konata ankaŭ kiel la loko kie la endemio Ankobera serino estis por la unua fojo observata de ornitologoj en 1979.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. EB (1878). Wikisource Baynes, T.S., ed. (1878), "Ankobar", Encyclopædia Britannica, 2 (9a eld.), New York: Charles Scribner's Sons, p. 59.
  2. Philip Briggs, Ethiopia: The Bradt Travel Guide, 3rd edition (Chalfont St Peters: Bradt, 2002), p. 315.