Annan-plano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
flagopropono por la "Unuiĝinta Respubliko Kipro"

La Annan-plano estis plano de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu celis nove ordigi la politikan situacion sur la insulo Kipro inter parolantoj de la greka kaj de la turka lingvoj, kaj reunuigi la insulon. La plano nomatis laŭ la eksa ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Kofi Annan. Ĉar la plano devis esti akceptata de ambaŭ etnaj grupoj de Kipro en referendumoj kaj la grekaj kiproj malakceptis ĝin, la plano sekve ne realiĝis.

Fono de la plano estis, ke la Respubliko Kipro, origine celis reprezenti ambaŭ etnajn grupojn kaj laŭ internacia juro ampleksu la tutan insulon[1], sed post turkia armea invado de la jaro 1974 fakte nur kontrolas la sudon de la insulo kaj nur reprezentas la grekajn insulanojn, kaj en la norda parto dum la jaro 1983 proklamiĝis nova ŝtato, la laŭ internacia juro ne agnoskita Turka Respubliko Norda Kipro, kaj tiu internacie ne akceptita situacio intertempe daŭras dum pli ol kvaronjarcento.

Elkosma bildo de Kipro

Ĉefaj motivoj de la malakcepto de la Annan-plano fare de la grekaj insulanoj estis la el greklingva vidpunkto nesufiĉa rekompenso de la forpelitaj grekoj el la norda parto de la insulo (kaj de la forpelitaj turkoj el la suda parto de la insulo) post la turka armea invado de 1974, kaj la fakto, ke nur 20 procentoj de la tiam forpelitaj grekoj el la nordo dum la sekvaj 25 jaroj rajtu reveni al siaj originaj loĝlokoj, dum aliaflanke ĉiuj turkaj insulanoj el la sudo rajtu reveni al siaj originaj loĝlokoj, sen ajna tempa limigo, kaj sen kondiĉo havu la tujan rajton je ŝtataneco de la Respubliko Kipro.

Plia problemo el la vidpunkto de la grekaj insulanoj estis la laŭ la Annan-plano antaŭvidita daŭra ĉeesto de turkaj armeaj unuoj en la insula sudo.[2] Krome laŭ la plano la ekonomio de la unuiĝinta insulo daŭre estu dividita en du sistemojn: nek antaŭviditia komuna valuto nek komuna imposta politiko, kaj krome investoj de grekaj insulanoj kaj iliaj entreprenoj en la norda turke-kipra "federacia ŝtato" estu principe malpermesata.

Tamen la Annan-plano ĝis nun estis la sola reala ebleco por la du insulaj etnoj, fini la dividiĝon de la insulo kaj montri la volon pri repaciĝo.

Flagopropono rilate al la Annan-plano[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Annan-plano por la celata "Unuiĝinta Respubliko Kipro" proponatis nova flago, kiu bildiĝas supre dekstre de la artikolo. Ĝi konsistu el horizontalaj strioj en la koloroj bluo-blanko-kupro-blanko-ruĝo. La bluaj kaj ruĝaj kvinoble larĝu kiom la blankaj, kaj la kuprokolora strio ampleksu la duonon de la tuta flaga larĝo. La blua koloro simboligu la grekan loĝantaron, la ruĝa la turkan, kaj la blanka la lingvajn malplimultojn. La kupra koloro, kiel supre jam menciite, simboligu la tutan insulon. La flago estis unu el pliaj centoj da proponoj el internacia konkurso. Komitato fine elektis tiun proponon de germano. La dezajninto tamen konceptis la flagon origine kun la ruĝa strio supre, laŭ la nuna geografia disdivido de la du etnoj (turkoj en la nordo, grekoj en la sudo). Tiu etna disdivido tamen ne estas nature ekestinta, sed nur post la reloĝigoj de turkaj kaj grekaj kipranoj post la armea invado de 1974 – kaj oni ne volis "honorigi" la armean invadon per konsidero de la perforte kreita etna disdivido en la flagopropono, do simple inversigis supron kaj subon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. rezolucio 541 de la sekureca konsilio de Unuiĝintaj Nacioj
  2. Annan-plano, anekso IV, artikolo 4, alineo 2