Annie Leibovitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Annie Leibovitz
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1949 (1949-10-02) (74-jaraĝa)
en Waterbury
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater San-Franciska Arta Instituto • Northwood High School
Subskribo Annie Leibovitz
Familio
Amkunulo Susan Sontag
Okupo
Okupo fotisto • fashion photographer
vdr

Anna Lou «Annie» LEIBOVITZ (Waterbury (Konektikuto), 2a de oktobro 1949) estas usona fotistino. Ŝi estis la unua virino kiu ekspoziciis sian verkaron en la Nacia Portreta Galerio de Vaŝingtono kaj la lasta kiu portretfotis la muzikiston John Lennon, antaŭ li estis murdita en 1980.

Leibovitz apud sia portreto de
Demi Moore en la ekspozicio
A photographer's life, 1990-2005 en San Francisco, Kalifornio.

Ŝi estis la plej multe pagita fotistino de la mondo kaj laboris por gazetoj kiel Vanity Fair, Rolling Stone kaj Vogue.[1] En 1984 ŝi ricevis premion de la Usona Asocio de Eldonistoj de Gazetoj kiel Fotistino de la jaro.[2] En 1988 ŝi ricevis premion Clio pro la reklamkampanjo de American Express. En aprilo 2000, la Kongresa Biblioteko de Usono havigis al ŝi la titolon de «Vivanta Legendo».[3] En 2005, la revuo American Photo nomumis ŝin "la plej influa fotistino de niaj tempoj".[4] En majo 2013 ŝi ricevis la Premion Príncipe de Asturias de Comunicación y Humanidades.[5]

Kvankam ŝi estas konata ĉefe pro siaj portretoj de famuloj, ŝi praktikis ankaŭ la dokumentan fotografio kaj la pejzaĝojn, dungita de la eldonejo Condé Nast Publications ekde 1993.[6][7] Ŝiaj fotoj estas reprezentataj, ekde 1977, de la agentejo de fotoĵurnalismo Contact Press Images.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Leibovitz havis specialan rilaton kun la prestiĝa verkistino kaj eseistino Susan Sontag, kiun ŝi konis en 1988 kiam ŝi fotis tiun por ties libro "La aids kaj ties metaforoj". Ili neniam kunvivis, sed sufiĉe proksime.[8] Sontag foje kritikis kaj premis Annie por ke tiu pli forte laboru, kaj por ke estu pli profunda kaj personeca. Fakte, kiam Leibovitz portretis Demi Moore nuda kaj graveda, estis Sontag kiu konvinkis la eldonistinon de Vanity Fair, nome Tina Brown, por ke ŝi publikigu tiun polemikan foton.[9]

Tiu rilato pluis 16 jarojn ĝis la morto de Sontag en decembro 2004. En 2006 Leibovitz konfirmis foje, ke temis pri amafero.[10][11]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diario Córdoba (18a de junio 2008). «Annie Leibovitz: París enseña el universo artístico de la fotógrafa». Arkivita el la originalo en la 24a de februaro 2009. Konsultita la 3an de marto 2020.
  2. Vogue. «Fotógrafos: Annie Leibovitz». Arkivita el la originalo en la 15a de septembro 2008. Konsultita la 3an de marto 2020.
  3. Library of Congress. «Awards and Honors: Living Legends: Annie Leibovitz» (en angla). Konsultita la 3an de marto 2020.
  4. Contact Press Images. «Annie Leibovitz: Bio». Arkivigite je 2020-03-02 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 3an de marto 2020.
  5. El País (23a de majo de 2013). «Annie Leibovitz, Príncipe de Asturias de Comunicación y Humanidades». Konsultita la 3an de marto 2020.
  6. ATLANTAboy.com (11a de majo 2007). «Annie Leibovitz: Interview & Gallery Tour» (en angla). Konsultita la 15an de julio 2008.
  7. The Guardian (3a de februaro 2008). «How I shot my sister Annie...» (en angla). Konsultita la 3an de marto 2020.
  8. Newsweek (2a de oktobro 2006). «Annie Leibovitz's Amazing 'Life in Pictures'» (en angla). Arkivita el la originalo en la 22a de aprilo 2008. Konsultita la 3an de marto 2020.
  9. San Francisco Chronicle (1a de novembro 2006). «Love, family, celebrity, grief -- Leibovitz puts her life on display in photo memoir» (en angla). Konsultita la 3an de marto 2020.
  10. The New York Times (6a de oktobro 2006).«From Annie Leibovitz: Life, and Death, Examined» (en angla). Konsultita la 3an de marto 2020.
  11. «Love, family, celebrity, grief -- Leibovitz puts her life on display in photo memoir»