Antanas Račas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antanas Račas

Persona informo
Naskiĝo 28-a de aŭgusto 1940
en Jurbarkas
Morto 9-a de februaro 2014
en Vilnius
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo politikistoesperantisto
vdr

Antanas Račas (naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1940 en Jurbarkas, mortis la 9-an de februaro 2014 en Vilnius) pedagogo, signataro, aktiva politikisto, parlamentano de Litovio.

En 1962-1967 studis germanistikon en Universitato de Vilnius. Instruis germanan lingvon en mezlernejoj de distriktoj Zarasai, Jurbarkas, Kelmė. En 1988 komencis aktivan politikan agadon. En 1990 - 1992 kaj en 1996 - 2001 estis parlamentano de Litovio. Dum studjaroj li ellernis ankaŭ Esperanton. Estante parlamentano li multfoje helpis al Litova Esperanto-Asocio solvi diversajn demandojn. En 1996 li kune kun aliaj parlamentanoj-esperantistoj Vytenis Andriukaitis kaj Mečislovas Treinys en parlamentejo en Vilnius akceptis prezidanton de Universala Esperanto-Asocio prof. d-ro Lee Chong-Yeong.