Anthony Fauci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anthony Fauci
Persona informo
Naskonomo Anthony Stephen Fauci
Naskiĝo 24-an de decembro 1940 (1940-12-24) (83-jaraĝa)
en Broklino, Nov-Jorkio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Weill Cornell Medicine • Universitato de la Sankta Kruco • Regis High School
Familio
Patro Stephen Antonio Fauci
Patrino Eugenia Lillian Fauci
Edz(in)o Christine Grady
Infanoj 3
Okupo
Okupo imunologo • kuracisto • scienca esploristo
TTT
Retejo https://www.niaid.nih.gov/about/director
vdr

Anthony Stephen Fauci (prononco [ENteni STEfn FAŬĉi]; naskiĝis la 24-an de decembro 1940) estas usona kuracisto kaj imunologo, kiu funkcias kiel direktoro de la usona Nacia Instituto pri Alergioj kaj Infektaj Malsanoj ekde 1984. Ekde januaro 2020, li estis unu el la ĉefaj membroj de la fakula laborgrupo de la registaro de Donald Trump pritraktanta la pandemion COVID-19 en Usono. Fauci estas unu el la ĉefaj spertuloj de la mondo pri infektaj malsanoj, kaj dum la fruaj stadioj de la pandemio la usonaj gazetoj The New Yorker kaj The New York Times priskribis Fauci kiel unu el la plej fidindaj medicinaj figuroj en Usono.

Fauci en majo 2007

Kiel kuracisto en la Naciaj Institutoj pri Sano (NIH), Fauci servis usonan publikan sanon en diversaj funkcioj dum pli ol 50 jaroj, kaj estis konsilisto al ĉiu usonaj ŝtatprezidantoj ekde Ronald Reagan. Li faris kontribuojn al esplorado pri Aidoso kaj aliaj imunodeficienaj malsanoj, ambaŭ kiel sciencisto kaj kiel estro de la Nacia Instituto pri Alergioj kaj Infektaj Malsanoj ĉe la NIH. De 1983 ĝis 2002, Fauci estis unu el la plej cititaj sciencistoj de la mondo en sciencaj revuoj.

En 2008 li honoriĝis per la prezidenta medalo de libereco.