Anthropornis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anthropornis

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: Sfeniskenoj Spheniscinae
Genro: Anthropornis
Specio: A. nordenskjoeldi
Anthropornis nordenskjoeldi
(Wiman, 1905)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
subspecioj
  • A. nordenskjoeldi Wiman, 1905 (tipo)
  • A. grandis (Wiman, 1905)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Anthropornis estas genro de gigantaj pingvenoj kiuj vivis antaŭ 37-45 milionoj da jaroj, dum la fina Eoceno kaj la plej komenca parto de la Oligoceno.[1] Ĝi atingis 1.7 m de alto kaj 90 kg de pezo. Fosiliojn ĝiajn oni trovis en Insulo Seymour ĉe la marbordo de Antarkto kaj en Novzelando. Kompare la plej grandaj modernaj pingvenaj specioj, la Imperiestra pingveno, estas ĝuste 1.2 alta.

La tipa specio, Anthropornis nordenskjoldi, havis faldan kuniĝon en la flugilo, probable resto de flugantaj prauloj.

La latina scienca nomo Anthropornis estas komponaĵo de du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive homo kaj birdo, do traduko estus io kia Homobirdo, alude al ties grando.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Myrcha, A., Jadwiszczak, P., Tambussi, C.P., Noriega, J.I., Gazdzicki, A., Tatur, A., kaj Valle, R.A. (2002). "Taxonomic revision of Eocene Antarctic penguins based on tarsometatarsal morphology." Polish Polar Research, 23(1): 5-46