Antikva greka literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Greklingva manuskripto de la komenco de la verko de Heziodo nome Laboroj kaj tagoj.

Antikva greka literaturo referencas al la literaturo verkita en la antikva greka lingvo el la plej fruaj tekstoj ĝis la epoko de la Bizanca Imperio. La plej fruaj survivantaj verkoj de antikva greka literaturo, date reen el la komenco de la arkaika periodo, estas la du epopeaj poemoj Iliado kaj Odiseado, kies agado okazas en la Mikena epoko. Tiuj du epopeoj, kun la Homeraj himnoj kaj la du poemoj de Heziodo, nome Teogonio kaj Laboroj kaj tagoj, estas la ĉefaj fondiloj de la greka literatura tradicio kiu pluis en la epokoj de la Klasika, Helenisma kaj Romia periodoj.

La lirikaj poetoj Sapfo, Alkajo, kaj Pindar estis tre influaj dum la komenca disvolvigo de la greka poezia tradicio. Esĥilo estas la plej frua greka dramaturgo de tragedioj el kiuj neniu survivis kompleta. Sofoklo estas fama pro siaj tragedioj pri Edipo, partikulare Reĝo Edipo kaj Antigona. Eŭripido estas konata pro siaj teatraĵoj kiuj ofte transiris la limojn de la tragedia ĝenro. La komedia dramaturgo Aristofano verkis en la ĝenro de la Malnova Komedio, dum la posta dramaturgo Menandro estis frua pioniro de la Nova Komedio. La historiistoj Herodoto kaj Tucidido, ambaŭ el kiuj vivis dum la 5a jarcento a.K., verkis rakontojn de okazaĵoj kiuj ja okazis tuj antaŭ kaj dum siaj propraj vivodaŭroj. La filozofo Platono verkis dialogojn, kutime centritaj ĉirkaŭ sia instruisto Sokrato, kiun traktas variajn filozofiajn temojn, dum lia disĉiplo Aristotelo verkis nombrajn traktaĵojn, kiuj poste iĝis tre influaj.

Gravaj postaj verkistoj estis Apolono de Rodo, kiu verkis Argonaŭtika, epopea poemo pri la veturo de la Argonaŭtoj, Arkimedo, kiu verkis fundamentajn matematikajn traktaĵojn, kaj Plutarko, kiu verkis ĉefe biografiojn kaj eseojn. La verkisto de la dua jarcento nome Luciano de Samosato estis helenigita siriano, kiu verkis ĉefe verkojn de satiro.

La antikvgreka literaturo havis fortan efikon sur la posta Greka literaturo kaj ankaŭ sur la Eŭropa Literaturo. Partikulare, multaj verkistoj de Latina literaturo inspiriĝis el iliaj grekaj antaŭuloj. Eĉ ekde la Renesanco, eŭropaj aŭtoroj ĝenerale, kiel Dante Alighieri, William Shakespeare, John Milton, kaj James Joyce, verkis el klasikaj temoj kaj motivoj.

Helenlingvaj aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

Alkajo - Arĥiloĥo - Aristofano - Demosteno - Diodoro Sicila - Esĥilo - Eŭripido - Ezopo - Herodoto - Heziodo - Homero - Kalimako de Kireno - Ksenofono - Lukiano - Marko Aŭrelio - Menandro - Platono - Plutarĥo - Sapfoa - Sofoklo - Tucidido -

Ĝenroj kaj skoloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Beye, Charles Rowan (1987). Ancient Greek Literature and Society. Ithaca, New York: Cornell University Press. ISBN 0-8014-1874-7.
  • Easterling, P.E.; Knox, B.M.W., eds. (1985). The Cambridge History of Classical Literature: Volume 1: Greek literature. Cambridge [Cambridgeshire]; New York: Cambridge University Press. ISBN 0-521-21042-9.
  • Flacelière, Robert (1964). A Literary History of Greece. (Translated by Douglas Garman). Chicago: Aldine Pub. Co.
  • Gutzwiller, Kathryn (2007). A Guide to Hellenistic Literature. Blackwell. ISBN 0-631-23322-9.
  • Hadas, Moses (1950). A History of Greek Literature. New York, NY: Columbia University Press.
  • Lesky, Albin (1966). A History of Greek Literature. Traduko de James Willis; Cornelis de Heer. Indianapolis / Cambridge: Hackett Publishing Company, Inc. ISBN 0-87220-350-6.
  • Schmidt, Michael (2004). The First Poets: Lives of the Ancient Greek Poets. London: Weidenfeld & Nicolson. ISBN 0-297-64394-0.
  • C. A. Trypanis (1981). Greek Poetry from Homer to Seferis. University of Chicago Press.
  • Whitmarsh, Tim (2004). Ancient Greek Literature. Cambridge: Polity Press. ISBN 0-7456-2792-7.