Antipendio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antependium de la Katedralo de Antverpeno.

Antipendio[1]​ estas arkitektura termino kiu devenas de la Latino el ante, (antaŭ), kaj pendere,[2]​ (pendi), por aludi al ornama strukturo de kristanaj preĝejoj. Estas tavolo kiu utilas por kovri kaj ornami la malsupran parton de altaroj en antaŭa parto kaj ofte ankaŭ flanke, inter la altara tablo kaj la planko, en la scio ke tie oni kutime konservis relikvojn.

Tio havas antaŭaĵojn el la skulpitaj sarkofagoj, uzitaj en la prakristanaj preĝejoj el la 4-a jarcento, kaj ties posta evoluo originigis la retablojn de la Mezepoko.

Laŭ Francisko Azorín antipendio estas Tuko, kovraĵo de la videblaj flankoj de altartablo. La kristanoj uzis de la IV jc., luksajn ŝtofojn, poste altvalorajn metalojn, tabulojn skulptitajn k. pentritajn, gŭadameciojn, k.c.[3] Fakte li klare montras la evoluon de la elemento.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Real Academia Española y Asociación de Academias de la Lengua Española (2014). «antipendio». Diccionario de la lengua española (23a eldono). Madrid: Espasa. ISBN 978-84-670-4189-7.
  2. Lajo Pérez, Rosina (1990). Léxico de arte. Madrid - España: Akal. p. 15. ISBN 978-84-460-0924-5.
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 15.