Antoni Kocjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antoni Kocjan
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1902 (1902-08-12)
en Olkusz
Morto 13-an de aŭgusto 1944 (1944-08-13) (42-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Q9295848Politekniko de Varsovio
Okupo
Okupo Q10497074 • konstruisto
vdr

Antoni Kocjan (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1902, murdita la 13-an de aŭgusto 1944 en Varsovio) – pola konstruisto de glisiloj, kunlaboranto de spionagentejo de Pola Enlanda Armeo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Antoni Kocjan en koncentrejon Aŭŝvico 1940

Filo de Michał Kocjan kaj Franciszka Żurowska, naskita en vilaĝo Skalskie (nun kvartalo de Olkusz). En 1923 finis Gimnazion je la nomo al Kazimiro la Granda en Olkusz. Partoprenis polan-bolŝevikan militon. Studis poste en Varsovia Politekniko en la elektra kaj aviada fakultatoj kaj en Szkoła Główna Gospodarstwa Wiejskiego en Varsovio. Novembre 1929 en Varsovio nuptis Elżbieta Zanussi. Dum studoj estis aktiva membro de Aviada Filio de la Rondo de Mekanikistoj ĉe la Varsovia Politekniko. Li gvidis kreon de ĉiuj sportaj aviadiloj. En 1929 finis kurson por pilotoj kaj en 1930 gajnis la plej altan premion en Konkuroj de Junaj Pilotoj.

En 1932 Kocjan iĝis ĉefkonstruisto de laborkursoj pri glisiloj. En Pole Mokotowskie en Varsovio en tre modestaj cirkonstancoj prilaboris plurajn perfektajn glisilojn. Ekster Pollando ili estis konstruataj licencie ankaŭ en Estonio, Finnlando, Jugoslavio, Bulgario kaj Palestino.

Dum germana invado en Pollandon estis vundita de bombero. Membriĝis al ZWZ (Asocio de Armita Batalado) kaj poste al profunde konspirita spiona organizaĵo "Muszkieterzy" de Pola Enlanda Armeo formiĝinta oktobre/novembre 1939. La 19-an de septembro 1940 arestita en Varsovio dum surstrata homkaptado kaj forveturigita en koncentrejon Aŭŝvico (n-ro 4267), de kiu tamen estis liberigita post 10 monatoj. Lin karakterizis aŭdaco dum planado de agoj de la pola rezista movado, eksterordinara kuraĝo kaj ruzeco, aparte videbla pri organizado de konspira produktado de armiloj. Antoni Kocjan surbaze de falsigitaj dokumentoj mendis en germanaj laborejoj armil-partojn por soldatoj de la Landa Armeo. En lia kaŝejo ĉe glisilaj laborkursoj en Varsovio aktivis la plej granda konspira presejo. Serioze kontribuis pri ekkono de germana raketesplorejo en Peenemünde kaj spiona esploro de armiloj V-2. Partojn de V-2 kun propraj analizoj planis liveri al Londono kadre de operaco "Most III". Tamen la 2-an de junio 1944 kune kun la edzino estis hazarde arestita kaj malliberigita en Pawiak. Torturita de gestapo en Al. Szucha 25 estis murdita la 13-an de aŭgusto 1944 en grupo de la lasta 40-o de enprizonigitoj.

En 1944 estis distingita de generalo Tadeusz Komorowski per Arĝenta Kruco de la Ordeno Virtuti Militari.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

  • En Varsovia kvartalo Bemowo troviĝas str. Antoni Kocjan
  • Nomo de Antoni Kocjan kiel unu el du gvidantoj de operaco V-1 kaj V-2 ektroviĝis sur monumento de profesoroj antaŭ la konstruaĵo de Fakultato de Elektroniko kaj Informadikaj Teknikoj de Varsovia Politekniko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]