Antonio Maria Zaccaria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Antonio Maria Zaccaria
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1502 (1502-01-01)
en Kremono
Morto 5-an de julio 1539 (1539-07-05) (37-jaraĝa)
en Kremono
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Duklando de Milano vd
Alma mater Universitato de PadovoUniversitato de Pavio vd
Profesio
Okupo kuracisto • katolika sacerdoto vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Antonio Maria Zaccaria

Antonio Maria ZACCARIA (naskiĝinta en 1502 en Kremono, mortinta la 5-an de julio 1539 samloke) estas katolika sanktulo, itala kuracisto kaj teologo kaj fondinto ordena. Lia festotago estas la 5-a de julio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Zaccaria jam de junaj jaroj estis modela homo koncerne morojn kaj preĝadon. Li studis en Pavio medicinon kaj laboris poste kiel kuracisto inter malriĉuloj de Kremono. Tie influis lin la ideoj de la dominikano Battista da Crema. En 1528 Zaccaria, post finitaj teologistudoj, ordinitis pastro. En 1530 li iĝis kapelano de grafino Ludovica Torelli en Milano. Ŝi helpis lin fondi la ordenon virinan de la Anĝelaninoj (latine: Sancti Pauli Sorores Angelicae, mallongigo: AS). En 1533 agnoskis lia papa moŝto Klemento la 7-a la viran ordenon de la Barnabasanoj (latine: Clerici regulares Sancti Pauli decollati, mallongigo: CRSP, branĉo ene de la Regulaj klerikoj).

Kiel predikisto Zaccaria vojaĝis tra tutan Nordan Italujon. Liaj novigoj sur la kampo liturgia (ekz. la apogo de 40 tagojn daŭranta publika adorado de la korpo de Kristo) ne nur inmpresis fidelulojn sed ankaŭ suspektigis lin ĉe diversaj ekzleziuloj. Li entombigitis en la Kirko Sankta Barnabaso en Kremono. Pro venerado multa fare de la kristana popolo li sanktigitis en 1897. Liaaj simboloj estas lilio, kaliko kun hostio, kruco.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marcello Landi: La presenza della Summa Theologiae di Tommaso d'Aquino nei primi due Sermoni di Antonio Maria Zaccaria in Barnabiti Studi 20 (2003), pagg. 69-81
  • Marcello Landi: Sant'Antonio Maria Zaccaria. Contesto storico-culturale e presenza della Summa Theologiae di san Tommaso d'Aquino nei suoi primi tre sermoni, in Sacra Doctrina. Studi e ricerche n. 52 (3/2006), pp. 46-81
  • Prie en ekumenisma leksikono pri sanktuloj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]