Antraceno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antraceno
Plata kemia strukturo de la
Antraceno
Tridimensia kemia strukturo de la
Antraceno
Kemia formulo
C14H10
CAS-numero-kodo 120-12-7
ChemSpider kodo 8111
PubChem-kodo 8418
Merck Index 15,674
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora solidaĵo kun milda odoro
Molmaso 178.234 g·mol−1
Denseco 1.28g cm−3
Fandpunkto 215.76 °C
Bolpunkto 339.9 °C
Refrakta indico  1,5948
Ekflama temperaturo 121 °C[1]
Memsparka temperaturo 540 °C
Acideco (pKa) 13.7
Solvebleco Akvo:4.5 x 10−5 g/L
Mortiga dozo (LD50) 4900 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36/37/38 R50/53 R67 R36 R11 R39/23/24/25 R23/24/25 R65 R38 R66 R51/53
Sekureco S26 S60 S61 S24/25 S16 S9 S45 S36/37 S62 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H301+311+331, H304, H315, H317, H350, H361, H370
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P261, P264, P272, P273, P280, P281, P301+310, P302+352, P308+313, P321, P331, P332+313, P333+313, P362, P363, P405, P501[2]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

La antraceno[3][4] (el la greka: anthrax) aŭ triaceno[4] estas aromata hidrokarbono komponita de tri benzenaj ringoj fanditaj kaj ĝia molekula formulo estas C14H10. Ĝi estas la ĉefa komponaĵo de la ŝtonkarbo, kies ĉefaj malpuraĵoj estas Fenantreno kaj Karbazolo. La antraceno estas senkolora tamen ĝi prezentas bluan fluoreskon (kun pinto de 400-500 nm) kiam submetata al ultraviola radiado.

Ĝi estas blanka solidaĵo, kudrilformata, kristaliĝinta, fandiĝas je 213oC, bolpunkto inter 270oC kaj 400oC kaj estas malmulte diluebla en la ordinaraj solvaĵoj. Kontraŭe de la plejmulto el la Policikla aromataj hidrokarbonoj, la antraceno klasifikiĝas kiel nekarcinogena laŭ priskribo de la oficiala organo pri materiala sekureco[5].

La antraceno fotodimerizas sub la agado de la ultra viola lumo, laŭ la reakcio:

Fotodimerizo de la antraceno

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]