Anŝan (Persio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anŝan estis urbo kaj teritorio de la iama Elama imperio, situinta norde de la nuna Ŝirazo en Irano.

Anŝan iĝis grava ekde la jaro 2350 a. K., sed ĝia plej grandioza epoko okazis inter la 13-a kaj 12-a jarcentoj a.K., kiam la elamidoj regis en Anŝan kaj Susa kaj invadadis de tempo al tempo la urbojn de Babilono. Verŝajne la urbo subiĝis al la regado de la persoj ĉirkaŭ la jaro 675 a. K. Inter ĝiaj ruinoj menciindas gravaj eltrovaĵoj kiaj la ekzempleroj de la ekiĝo de la elama skribo.