Arabia plato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la plej grandaj tektonaj platoj - la arabia plato flava dekstre

La Arabia plato estas inter la mezgrandaj tektonaj platoj de la mondo. Kiel ĉiuj tektonaj platoj ĝi estas parto de la litosfero. La plato ampleksas preskaŭ la tutan Araban Duoninsulon kaj iom el la ĉirkaŭaj maroj kaj teritorioj (ekzemple mallarĝan strion de la suda marbordo de Irano).

Norde la arabaia plato limas kun la multe pli granda eŭrazia, oriente kun la hindia, la arabia, sude kaj okcidente kun la afrika platoj. En la tuŝaj zonoj al la grandaj najbaraj kontinentaj platoj ankoraŭ ekzistas iuj tiel nomataj mikroplatoj', kies ekzisto tamen ne jam sendube pruviĝis - el tiuj mikroplatoj sendube ekzistas la eta anatolia plato nordokcidente de la arabia.

La arabia plato moviĝas nordokcidenten kaj tie kunpuŝiĝas kun la pli norda kaj signife pli granda eŭrazia plato (interpremante la anatolian mikroplaton). Tial ekestas tektonikaj tensioj, kiuj kaŭzas oftajn tertremojn en orienta Anatolio, la centra parto de Turkio. Ekzemplo estu du tertremoj de la jaro 1999 kun forteco de pli ol 7,5 laŭ la skalo de Richter, kiuj kostis la vivon de pli ol 19.000 lokaj enloĝantoj.


  Tektonaj platoj
Grandaj (ĉefaj) platoj
Afrika plato | Antarkta plato | Aŭstralia plato | Eŭroazia plato | Nordamerika plato | Pacifika plato | Sudamerika plato
Malgrandaj platoj
Amura plato | Apulia plato | Arabia plato | Filipina plato | Hindia plato | Jangzia plato | plato Juan de Fuca | Kariba plato | Kokosa plato | Oĥotska plato | plato Nazca | Skotia plato | Somalia plato | Sunda plato
Mikroplatoj
Anatolia plato | Banda plato | Birma plato | Egea plato | Galapaga plato | Karolina plato | Kermadeca plato | Mariana plato | Moluka plato | Okinava plato | Panama plato | plato Altiplano | plato Balmoral Reef | plato Birds Head | plato Conway Reef | plato Futuna | plato Juan Fernandez | plato Suda Bismarck | plato Manus | plato Maoke | plato Niuafouo | plato Novaj Hebridoj | plato Rivera | plato Norda Bismarck | Sandviĉa plato | Nordanda plato | Ŝetlanda plato | Solomona plato | Timora plato | Tonga plato | Paskinsula plato | plato Woodlark