Arborano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa arborano, Hyla arborea, Hiledoj - Eŭropo.

Arborano estas ajna specio de rano kiu pasas plej parton de sia vivodaŭro sur arboj, kio estas konata kiel arbomoviĝo.[1] Kelkaj stirpoj de ranoj inter Novbatrakoj venis al arboranoj, kvankam ili ne estas proksime rilataj unu al aliaj.

Multaj milionoj da jaroj de konverĝa evoluo rezultis en preskaŭ identaj morfologioj kaj ekologioj. Ili estas tiom similaj kiom indikas ties ekologiaj niĉoj kiuj estas en unu biomo kie unu grupo de arboranoj loĝas, dum la alia estas preskaŭ foresta. La lasta komuna praulo de kelkaj tiaj arboranoj vivis antaŭ la formorto de dinosaŭroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ruĝokula arborano, Osa Duoninsulo, Kostariko.
Gladiatora arborano (Hypsiboas rosenbergi), Osa Duoninsulo, Kostariko.

Kiel la nomo sugestas, evidente tiuj ranoj tipe troviĝas en arboj aŭ aliaj arbo-kreska vegetaĵaro. Ili normale ne descendas surgrunden, escepte por pariĝi kaj ovodemeti, kvankam kelkaj konstruas saŭmonestojn surfolie kaj rare lasas entute la arbojn plenkreskule.

Multaj arboranoj povas ŝanĝi sian koloron por pli bona kamuflado. Ekzemple, la griza arborano (Hyla versicolor) povas ŝanĝi sian koloron el la verdas al la griza al la flava.[2]

Arboranoj estas kutime malgrandaj ĉar ties pezo devas esti portata sur la branĉoj kaj bastonetoj en siaj habitatoj. Kvankam kelkaj atingas 10 cm aŭ plie, ili estas tipe pli malgranda kaj pli fajna ol la surteremaj ranoj. Arboranoj tipe havas bone disvolviĝintajn diskojn ĉe la pintoj de fingroj; la fingroj mem, same kiel la membroj, tendencas esti pli malgrandaj, rezulte al la pli ekifa kaptokapablo. La genro Chiromantis de Rakoforedoj estas plej ekstrema en tiu rilato: ĝi povas oponi du fingrojn al la aliaj du, rezulte en vajceca kaptilo.

Familioj[redakti | redakti fonton]

Arboranoj estas membroj de tiuj familioj aŭ genroj:

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Amphibians (2008-04-22). Tree Frog Info. Animals.howstuffworks.com. Alirita 2013-06-03.
  2. Herpetology. Herpnet.net. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2013-06-03.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (2009) “Multiple signals and male spacing affect female preference at cocktail parties in treefrogs”, Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences 277 (1685), p. 1247. doi:10.1098/rspb.2009.1836. 


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]