Arbustaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arbustaro de Monte Capanne sur Elbo, Italujo
Arbustaro en Polujo

Arbustaro estas planta formacio karakterizata de vegetaĵaro ĉefe konstituata el arbustoj, ofte ankaŭ inkluzivante gresojn, herbojn, kaj kriptofitojn. Arbustaro povas nature ĉeesti aŭ rezulti el homa aktiveco. Ĝi povas esti la matura vegetaĵara tipo en specifa regiono, kaj longdaŭre stabiliĝi, aŭ transira formacio kiu tempe ĉeestas kaŭze de perturbo. Stabila stato povas esti persistata per regula natura perturbo kiel incendiopaŝtado. Arbustaro povas esti malkonvena por homa loĝado kauze de fajrodanĝero.

Kiam la koncernaj arbustoj plejofte estas dornaj, oni ankaŭ parolas pri veprejo.

Dezertaj arbustaroj[redakti | redakti fonton]

Kserofitaj aŭ dezertaj arbustaroj ĉeestas en la dezertaj kaj kserofitaraj ekoregionoj, aŭ en areoj kun rapid-drenantaj grundoj en pli humidaj regionoj. Tiuj ĉi arbustaroj estas karakterizataj de adaptiĝoj por sekaj klimatoj, kiuj inkluzivas etajn foliojn por limigi akvajn perdojn, dornojn por protekti sin kontraŭ paŝtiĝantaj bestoj, sukulentajn foliojntigojn, rezervaĵajn organojn por enmagazenigi akvon, kaj longajn pivotradikojn por atingi la grundakvon.

Mediteraneaj arbustaroj[redakti | redakti fonton]

Mediteraneaj arbustaroj nature ĉeestas en la biomo de la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj, kiu situas en la kvin regionoj kun mediteranea klimato de la mondo. Arbustaroj estas pleje komunaj apud la marbordoj, kaj ofte estas adaptitaj al vento kaj al sala elmara aero. Garigo, malalta, foliarba arbustaro sur kalkostxona grundo, estas konata kiel garrigue en Francujo, phrygana en Grekujo, tomillaresjarales en Hispanujo, kaj batha en Israelo. Se temas pri silikaj acidaj grundoj, entenante multajn erikacojn, oni preferas paroli pri makisoj. Diferencaj tipoj de arbustaroj ĉeestas laŭlonge de la kaliforniaj marbordoj, strandveld en Okcidenta Kablando de Sud-Afriko, marborda matorral en centra Ĉilio, kaj kwongan en sudokcidenta Aŭstralio.

Landinternaj arbustaroj[redakti | redakti fonton]

Landinternaj arbustaroj nature ĉeestas en duon-aridaj areoj kie grundoj estas malriĉaj, kiel ĉe la matos de Portugalujo kiuj troviĝas sur kambriaj kaj siluriaj skistoj. La florida arbustara ekoregiono estas alia ekzemplo de landinternaj arbustaroj.

Arbustetaroj[redakti | redakti fonton]

Iuj vegetaĵaraj tipoj estas konstituitaj ĉefe el nanaj arbustoj : malalt-kreskantaj aŭ rampantaj arbustetoj. Tiuj inkluzivas la altaĵajn arbustetarojn (angle : moorlands) kaj la acidemajn malaltaĵaj erikejojn.

Aliaj arbustaroj[redakti | redakti fonton]

Arbusta vegetaĵaro ankaŭ ĉeestas kiel parto de aliaj vegetaĵaraj tipoj, kiel herbejoj, erikejoj kaj dunaj vegetaĵaroj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

En ne tro aridaj mondoregionoj arbustaroj povas utili por homaj setlejoj kamparaj, kiam oni bezonas aeron kaj sunan lumon aŭ varmon. En regionoj kie varmo, vento aŭ aliaj veterkondiĉoj akras, homoj serĉas pli taŭgajn vivmediojn.

Por faŭno, arbustaro povas esti taŭga vivmedio por diversaj specoj de animaloj, ekzemple malgrandaj birdoj povas rapide trovi ŝirmejon kontraŭ atakantaj rabobirdoj, krom nutraĵon en la semoj de la arbustoj aŭ eĉ taŭgajn nestolokojn en dornaj arbustoj. Ankaŭ roduloj povas trovi similajn avantaĝojn. Grandaj mamuloj povas trovi facilan aliron al herboj inter arbustaj kaj al arbustoj dum ne ekzistanta abundo de arboj ne malhelpos ties bezonotan rapidan fuĝon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]