Ardezdorsa mevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ardezdorsa mevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Ardezdorsa mevo 'Larus schistisagus'
Leonhard Hess Stejneger 1884
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ardezdorsa mevoKamĉatka mevo, (Larus schistisagus), estas granda blankokapa mevo tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu specio reproduktiĝas en la okcidenta marbordo de Alasko sed multe disiĝas de tie dum la nereprodukta sezono. Oni supozas, ke ĉeestas Nordan Amerikon kaj la orientan marbordon de Azio. Ĝi estas simila laŭ aspekto al la Okcidenta mevo kaj al la Blugriza mevo. Alia ebla nomo estus Pacifika mevo, sed pli precize ĝi taŭgas por sudhemisfera specio, nome Larus pacificus.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Ardezdorsa mevo estas tre granda mevo (68,5 cm longa). Ĝi havas blankajn kapon, ventron kaj voston kun ardezgrizaj dorso kaj flugiloj kun blanka larĝa malantaŭa bordo. La flugiloj kaj dorso estas iomete pli malhela ol tiuj de la Okcidenta mevo. La subflugiloj montras perlofadenan bildon ĉe siaj bordoj. La okuloj estas flavaj. La kruroj estas rozkoloraj kaj mallongaj kompare kun aliaj similaj mevoj kaj la korpo ŝajnas pli fortika. La beko estas flava kun ruĝoranĝa antaŭfina makuleto. Nematuruloj estas brunaj simile al tiuj de la Nigramantela mevo, sed pli palaj.

Kiel aliaj mevoj, la Ardezdorsa mevo predas kaj ankaŭ manĝas restaĵojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]