Areno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Futsalo en areno de Gvatemalurbo.
La antikva Areno de Verono

Areno (de la latina vorto (h)arena, „sablo“) laŭ PIV estas

  1. en konkreta senco ebena loko, en la centro de cirko, rezervita por bataloj aŭ ludoj,[1] kaj
  2. en metafora senco kampo de agado aŭ de idea batalo.

En la unua, konkreta signifo de la vorto do temas, en iom pli ĝenerala difino, pri (granda) loko por publikaj eventoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la antikva epoko areno konsistis el ebena, per sablo kovrita loko en la kunvenejo por ĉiuspecaj konkursoj kun kulta signifo. Inter tiaj kunvenenejoj estis la amfiteatroj por bataloj de gladiatoroj unu kontraŭ la alia aŭ kontraŭ bestoj, la antikva cirko por ĉarokonkursoj kaj la (en la Romia Imperio ne tiom ofta) stadiono por vetkuroj. En neformala lingvouzo la vorto areno ofte uziĝis sinonime por "amfiteatro". En la antikvaj teatrejoj al la areno korespondis la scenejo.

Nuntempa uzo de la vorto[redakti | redakti fonton]

La Areno de Nîmes. 27 a.K.

En la moderna lingvouzo la vorto pli kaj pli uziĝas por vasta gamo de grandaj kunvenejoj kun sporta aŭ kultura utiligoj, aparte ofte por modernaj futbalaj stadionoj. Multaj modernaj "futbalaj arenoj" krom la vorto areno havas la nomon de sponsoro en sia nomo, granda entrepreno, kiu pagis grandan parton de la kostoj por konstruo kaj vivteno de la kunvenejo kaj rekompense profitas pro la varba efiko ke la entreprena nomo estas menciata ĉiufoje kiam menciiĝas la nomo de la futbalejo.

En la hispanlingvaj landoj la vorto areno uziĝas unuavice por toreo aŭ taŭrobatalo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Francisko Azorín Areno estas Centra loko de cirko, kie oni ludas, batalas, ekzercas. Luktejo; palestro. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 18.