Areosistilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcidenta Pordego de la Katedralo Sankta Paŭlo en Londono.

Areosistilo (Gr. αραιος, "mallarĝe", kaj συστυλος, "kun apudaj kolonoj"), estas arkitektura termino aplikita al kolonaro, en kiu la interkolonejo estas alterne larĝa kaj mallarĝa, kiel ĉe la okcidenta fasado de la Katedralo Sankta Paŭlo (Londono) kaj ĉe la orienta fasado de Luvro fare de Claude Perrault.[1]

Laŭ Francisko Azorín Areosistilo estas Kolonaro, elpensita de la franca arkitekto Klaŭdio Perrolt, kies interkolonaraj spacoj distancas alterne 2 ĝis 4 moduloj kaj 8 aŭ pli.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chisholm 1911, p. 312.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 18.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tiu artikolo enhavas tekston el publikaĵo nune en la publika havaĵo: Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Araeosystyle". Encyclopædia Britannica. 2 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 312.