Arjen Robben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arjen Robben
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1984 (1984-01-23) (40-jaraĝa)
en Bedum
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Arjen ROBBEN (prononco [ˈɑrjən ˈrɔbən], naskiĝis la  23-an de januaro 1984(nun 1984-01-23), do nun 40-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li kiel membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la nederlanda teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "11". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 (ĉemiza numero "23"), en kiu la nederlanda teamo estis tute nesukcesa, kaj en la Futbala Mondpokalo 2014 (ĉemiza numero denove "11"), en kiu la teamo sukcesis atingi la trian pozicion, li partoprenis, en la turniro de 2014 kiel vica teamestro. Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 2009 estas futbalisto de la germana klubo Bayern München.

Arjen Robben en 2009