Arkta glacitavolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Arkta glacitavolo estas la glacitavolo de la Arkta Oceano kaj de ties apudejaro. La Arkta glacitavolo suferas regulan sezonan ciklon laŭ kiu glacio fandiĝas en printempo kaj somero, atingas minimumon ĉirkaŭ mezo de Septembro, poste pliiĝas dum aŭtuno kaj vintro. Somera glacikovro en la Arkto estas ĉirkaŭ 50% el la vintra kovro.[1] Iome el la glacio survivas el unu jaro al la venonta. Nune 28% el la Arktbasena marglacio estas multjara,[2] pli dika ol la sezona glacio: ĝis 3–4 metroj dika sur grandaj areoj, kun pintoj de ĝis 20 metroj alta. Same kiel la regula sezona ciklo estas estanta malpliiĝanta tendenco de la marglacio en Arkto en ĵusaj jardekoj.

La marglacio havas gravan efikon sur la varma ekvilibro en la polusaj oceanoj, ĉar ĝi izoligas la (relative) varman oceanon el la multe pli malvarma aero supre, tiele malpliigante la varmoperdon el la oceanoj. La marglacio estas tre reflekta de suna radiado, reflektante ĉirkaŭ 60% el venanta suna radiado se nuda kaj ĉirkaŭ 80% se kovrita per neĝo. Tio estas multe pli granda ol la reflektiveco de la maro (nur ĉirkaŭ 10%) kaj tiele la glacio ankaŭ tuŝas la absorbon de sunlumo ĉe la surfaco.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Polar Sea Ice Cap and Snow – Cryosphere Today, University of Illinois [1] Arkivigite je 2011-02-23 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 22an de Aprilo 2017.
  2. Arctic Sea Ice News & Analysis – April 2008 [2] Alirita la 22an de Aprilo 2017.
  3. (16 October 2014) “Commercial Arctic shipping through the Northeast Passage: Routes, resources, governance, technology, and infrastructure”, Polar Geography, p. 14. doi:10.1080/1088937X.2014.965769. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]